La belga konstitucio aŭ formale la konstitucio de la Reĝlando Belgio estas la en ŝanĝita versio daŭre valida konstitucio de la ŝtato Belgio, kontinue valida ekde la 7-a de februaro 1831.
La konstitucia teksto oficialas samrange en la nederlanda, franca kaj germana lingvoj.
Constitution belge du 7 février 1831 | |
---|---|
konstitucio | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Lingvo | franca lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 7-a de februaro 1831 |
Post la malaliĝo de la katolikaj, sudaj, belgaj provincoj de la Reĝlando de la Unuiĝintaj Nederlandoj kadre de la belga revolucio de 1830, la nova belga ŝtato en 1831 donis al si konstitucion. La teksto orientiĝis laŭ la nederlanda konstitucio de 1814 - ambaŭ antaŭvidas la politikan reĝimon de konstitucia aŭ parlamenta monarkio. Post la ekesto, la konstitucio plurfoje esence ŝanĝiĝis, la lasta ŝanĝo estas tiu de februaro 1994, per kiu la belga centrisma ŝtato ŝanĝiĝis al federacio.
La belga konstitucio mem estis la modelo de multaj eŭropaj konstitucioj de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ankaŭ la irana konstitucio de 1906, kiu kun iom da ŝanĝoj validis ĝis la irana revolucio de 1979, orientiĝis laŭ la belga modelo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konstitucio de Belgio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.