Konjugacion de la angla karakterizas limita kvanto de verbaj formoj kaj iuj certaj kompleksaj verboformoj.
Uzadon de angla verbo gvidas pli aspekto ol tenso. Tial, tradicia uzado de modoj kaj tensoj en Esperanto ne necese rekuperas la nuancojn de ties korespondaj modoj kaj tensoj en la angla. Pro tio, ekzemploj en Esperanto spegulas la morfologion de la verboj, kaj ne necese la plej taŭgan tradukon.
Ĉi artikolo traktas tiujn du facetojn de la angla konjugacio: la formo de la verbo kaj la uzado de tensoj.
Simplaj tensoj, aŭ tensoj, kadras la koncernan tempon dum kiam ago ozakas aŭ plenumiĝas. La angla havas tri tensojn, la paseo, la prezenco, kaj la futuro.
La paseo de regulaj verboj havas la saman formon ĉe ĉiuj personoj.
La formojn de neregulaj verboj en la paseo oni devas parkere lerni:
Listo de verboj neregulaj estas disponebla ĉe Vikivortaro.
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I played | mi ludis |
you played | ci/vi ludis |
he, she, it played | li, ŝi, ĝi ludis |
we played | ni ludis |
you played | vi ludis |
they played | ili ludis |
La prezenco fleksias nur por la tria persono singularo per aldono de -s al la radiko. La aliaj personoj estas nevariaj.
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I play | mi ludas |
you play | ci/vii ludas |
he, she, it plays* | li, ŝi, ĝi ludas |
we play | ni ludas |
you play | vi ludas |
they play | ili ludas |
La futuro uzas la helpoverbojn shall kaj will (shall estas malpli ofta en Usono).
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I shall/will play | mi ludos |
you will play | ci/vi ludos |
he, she, it will play | li, ŝi, ĝi ludos |
we shall/will play | ni ludos |
you will play | vi ludos |
they will play | ili ludos |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I was playing | mi estis ludanta |
you were playing | ci/vi estis ludanta |
he, she, it was playing | li, ŝi, ĝi estis ludanta |
we were playing | ni estis ludantaj |
you were playing | vi estis ludantaj |
they were playing | ili estis ludantaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I am playing | mi estas ludanta |
you are playing | ci/vi estas ludanta |
he, she, it is playing | li, ŝi, ĝi estas ludanta |
we are playing | ni estas ludantaj |
you are playing | vi estas ludantaj |
they are playing | ili estas ludantaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I will be playing | mi estos ludanta |
you will be playing | ci/vi estos ludanta |
he, she, it will be playing | li, ŝi, ĝi estos ludanta |
we will be playing | ni estos ludantaj |
you will be playing | vi estos ludantaj |
they will be playing | ili estos ludantaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I had played | mi estis ludinta |
you had played | ci/vi estis ludinta |
he, she, it had played | li, ŝi, ĝi estis ludinta |
we had played | ni estis ludintaj |
you had played | vi estis ludintaj |
they had played | ili estis ludintaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I have played | mi estas ludinta |
you have played | ci/vi estas ludinta |
he, she, it has played | li, ŝi, ĝi estas ludinta |
we have played | ni estas ludintaj |
you have played | vi estas ludintaj |
they have played | ili estas ludintaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I shall/will have played | mi estos ludinta |
you will have played | ci/vi estos ludinta |
he, she, it will have played | li, ŝi, ĝi estos ludinta |
we shall/will have played | ni estos ludintaj |
you will have played | vi estos ludintaj |
they will have played | ili estos ludintaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I had been playing | mi estintis ludanta |
you had been playing | ci/vi estintis ludanta |
he, she, it had been playing | li, ŝi, ĝi estintis ludanta |
we had been playing | ni estintis ludantaj |
you had been playing | vi estintis ludantaj |
they had been playing | ili estintis ludantaj |
to play | ludi |
---|---|
I have been playing | mi estintas ludanta |
you have been playing | ci/vi estintas ludanta |
he, she, it have been playing | li, ŝi, ĝi estintas ludanta |
we have been playing | ni estintas ludantaj |
you have been playing | vi estintas ludantaj |
they have been playing | ili estintas ludantaj |
Tabelo tipa de regulaj formoj:
to play | ludi |
---|---|
I shall/will have been playing | mi estintos ludanta |
you shall/will have been playing | ci/vi estintos ludanta |
he, she, it shall/will have been playing | li, ŝi, ĝi estintos ludanta |
we shall/will have been playing | ni estintos ludantaj |
you shall/will have been playing | vi estintos ludantaj |
they shall/will have been playing | ili estintos ludantaj |
Kiel tipe por pluraj lingvoj, kondicionalo konsistas el kondiĉo en ĉefpropozicio kaj konsekvenco en subpropozicio. Iu inter tiuj propozicioj povas aperi antaŭ la alia. Uzado de konjunkcioj ne estas necesaj, sed la dependa propozicio ofte komencas per if, kaj finas per komo. Certaj dependaj propozicioj povas formuliĝi per inversio sen ia konkunkcio: should you fail...; were he to die...; had they helped us....
Ĉi tiuj formoj prezentas multajn malfacilojn korespondante formon al signifo. Tre bedaŭre estas, ke ĝis nun neniu gramatikisto de Esperanto estas resume pritraktinta la diversajn formojn de la kondicionalo. Ĉi tial, tradukoj estas provizitaj.
Nula kondicionalo referencas kondicionalojn kiuj esprimas simplan implikon kiam ambaŭ propozicioj estas en la prezenco simpla.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If you swim | you get wet.» | |
Transformaĵo | «Se ci naĝas | ci malsekiĝas.» | |
Esperanto | «Se ci naĝas | ci malsekiĝas.» | |
Ĝenerale veraj faktoj. |
"Unua kondicionalo" referencas probablecon estontan, aplikante la prezencon simplan en la ĉefpropozicio kaj la futuron simplan en la subpropozicio. En formala registro, ĉi tiun ideon povas esprimi subjunktivo:If need be, we'll rent a car.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If it rains | we will watch a movie.» | |
Transformaĵo | «Se pluvas | ni spektos filmon.» | |
Esperanto | «Se pluvos | ni spektos filmon.» | |
Eblaj situacioj futuraj. |
Dua kondicionalo referencas hipotezan situacion, aplikante la paseon simplan en la ĉefpropozicio kaj would + nudan infinitivon en la subpropozicio.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If I won the lottery | I would be rich.» | |
Transformaĵo | «Se mi gajnis la loterion | mi estus riĉa.» | |
Esperanto | «Se mi gajnus la loterion | mi estus riĉa» | |
Hipotezaj aŭ neverŝajnaj situacioj. |
Miksita kondicionalo de pasinta kondiĉo referencas situacion kiu povus est nun diferenca se la kondiĉo estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo perfektiva en la ĉefpropozicio kaj would + nuda infinitivo en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If you had taken that plane | you would have died.» | |
Transformaĵo | «Se ci estis preninta tiun avion | ci estus mortinta.» | |
Esperanto | «Se ci estas preninta tiun avion | ci estus mortinta.» | |
Alternativaj situacioj prezencaj. |
Miksita kondicionalo de daŭra kondiĉo referencas kiu povintus esti diferenca se la kondiĉo jam estus plenumita. Ĝi formiĝas per la paseo simpla en la ĉefpropozicio kaj would + la prezenco perfektiva en la subpropozicio. Ambaŭ miksitaj kondicionaloj estas miksoj de la dua kaj tria kondicionaloj.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If we needed a new accoutant | we would have hired her.» | |
Transformaĵo | «Se ni bezonis novan kontiston | ni estus dunginta ŝin» | |
Esperanto | «Se ni bezonis novan kontiston | ni estus dunginta ŝin» | |
Alternativaj situacioj paseaj. |
Tria kondicionalo referencas hipotezan, kontraŭfaktan, situacion estintan, uzante la paseon perfektivan en la ĉefpropozicio kaj would + la prezencon perfektivan en la subpropozicio.
Ĉefpropozicio | Subpropozicio | ||
---|---|---|---|
English | «If she had not called | I would not have known.» | |
Transformaĵo | «Se ŝi ne estis telefoninta | mi ne estus sciinta.» | |
Esperanto | «Se ŝi ne estus telefoninta | mi ne estus sciinta.» | |
Imagitaj situacioj paseaj. |
Voĉo de verbo priskribas la rilaton inter la ago aŭ stato de verbo kaj ĝiaj argumentoj (t.e. subjekto, objekto, kc.). Kiam la subjekto estas la agento, la verbo estas in la aktiva voĉo, aŭ aktvo. Se la subjekto estas la paciento, la verbo estas en la pasiva voĉo, aŭ pasivo.
Malkiel en Esperanto, la angla havas nek la medialan, nek la faktitivan voĉojn, kiuj estas ofte esprimitaj per partikulaj verboj.
La aktivo kunjugacias normale laŭ la koncerna modo.
La pasivon oni formas helpoverboj, kaj foje get, kaj la perfektiva participlo de la verbo. La agenton povas identi prepozicia sintagmo kun la prepozicio by, sed tio ne estas necesa. Ĝi povas esti uzita en pluraj kuntekstoj:
Ekzistas tri ĉefaj specoj de frazala verbo:
1. Verbo + prepozicio (prepoziciaj verboj). Kiam la la elemento estas prepozicio, ĝi sekvas la verbon kiu estas transitiva:
2. Verbo + partikulo (partikulaj verboj). Kiam la elemento estas partikulo (ne plu prepozicio ĉar ĝi ne havas komplementon), ĝi povas esti transitiva aŭ netransitiva. Se transitiva, ĝi povas sekvi la objekton:
3. Verbo + partikulo + prepozicio (partikulo-prepoziciaj verboj). Se ĉeestas partikulo kaj prepozicio, tiuj devas sekvi la verbon:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Konjugacio de la angla, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.