Religio Kongregacio

Kongregacio religia estas difinita en la Katolika Eklezio la religia instituto kies membroj ligiĝas al la institucio per “simplaj” votoj.

La kongregacio diferenciĝas el la religia ordeno pro tio ke en tiu lasta la membroj ligiĝas per solena voto, kiu kuntrenas, interalie, la ĉiamdaŭran adheron al la ordeno.

En la historio de kristanismo estiĝis antaŭe la religiaj ordenoj kaj poste, ekde 17-a jarcento, la religiaj kongregacioj.

La Kodo de kanona juro distingas: Klerikaj kongregacioj (tiuj kies membroj povas aliri sacerdotecon kaj al kiuj estas konfidita la ofico de la regado.

Jen kion diras rilate la klerikan kongregacion la kodo de kanona juro:

(588 § 2): Institutum clericale illud dicitur quod, ratione finis seu propositi a fundatore intenti vel vi legitimae traditionis, sub moderamine est clericorum, exercitium ordinis sacri assumit, et qua tale ab Ecclesiae auctoritate agnoscitur. (Oni nomas klerika instituto tiun kiu, pro propra celo aŭ propono de la fondinto aŭ pro aprobita tradicio, estas regata de klerikoj, povas aliri la sanktajn ordinojn, kaj estas aprobita de la Eklezio).

Kaj plue tiu kodo distingas el tiu klerika la laikajn kongregaciojn: tiuj en kiuj, fakte, la plejgranda parto de la membraro estas ofte formita de laikoj.

La laikaj kongregacioj estas reguligitaj de la kanono 588, & 3, de la Kodo de Iuris Canonici.

La religia kongregacio povas esti vira, virina aŭ ambaŭgenra.

La vorto “kongregacio” estas uzata, en la Katolika Eklezio, ankaŭ por indiki instituciojn de malsamaj koncepto kaj funkcio. Oni vidu: Kongregacioj de la Roma Kurio

Jen listo, nekompleta, de religiaj kongregacioj:

Bibliografio

  • Pascal Arnoŭ, Abbayes et monastères : Principaŭ ordres monastiques et religieŭ des origines au XXe siècle, éditions Tableaŭ Synoptiques de l'Histoire, 1999 (ISBN 2-907854-42-9)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Katolika EklezioReligia institutoVoto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

PentristoLingvoMartin Andersen NexøChristian RohlfsFrancisco de GoyaCifereca objekta identigiloDuolingoPortugalojMezepokoStacidomo de Ilmenau BadXXXOșorheiKleopatro la 1-aHumaitá (Amazonio)Usona Enlanda MilitoBuduslăuPuba montoSano2-OktinoL. L. Zamenhof26-a de apriloVikimedia KomunejoFerenc BéldiVojaĝo al KazohinioUsenetArmena lingvoIntermama fendoPreĝejo Sankta Gotardo (Marbach)SanskritoWorldCatStokholmoKanadoCheriuMediaVikioUrboEŭskioBenito Mussolini1-HeksinoKladruby (distrikto Benešov)Zjablikovo (stacio de Moskva metroo)MoskvoI2P10 Higia1-UndekinoAlkinoPenamacorĜenerala Datum-Protekta RegularoNUS-Mezlernejo pri Matematiko kaj SciencoParadokso de kokino kaj ovoLa Fluganta Holandano (fantoma ŝipo)VarsovioIsraeloGyula BarthosArdenojArgentinoSomalilandoListo de famuloj mortintaj en SopronFughiuAŝurbanipalWalter UlbrichtYoussef HindiRapidresponda kodo🡆 More