Komputil-generita bildaro aŭ laŭ angla nome computer-generated imagery mallongige CGI kaj en Esperanto KGB estas apliko de komputila grafiko por krei aŭ kontribui al kreado de bildoj en artoj, presarto, videoludoj, filmoj, televidprogramoj, reklmado kaj ŝajnigo.
La vidaj scenoj povas esti dinamikaj aŭ statikaj, kaj povas esti dudimensiaj (2D), kvankam la termino "CGI" (respektive "KGB") estas plej komune uzata por aludi al 3D komputila grafiko uzita por kreado de scenoj aŭ specialaj efikoj en filmoj kaj televido. Ili povas ankaŭ esti uzataj de provata uzanto kaj kuneldonitaj per programoj kiaj Windows Movie Maker aŭ iMovie. La termino komputila animacio aludas al dinamika KGB uzita kiel filmo. La termino virtuala mondo aludas al agent-bazaj, interagadaj medioj. Disponeblo de KGB kaj pliiĝanta komputilrapido permesis al individuaj artistoj kaj malgrandaj entreprenoj produkti profesiecajn filmojn, ludojn kaj arton pere de siaj hejmaj komputiloj. Tio kondukis al kreado de Interreta subkulturo kun propraj steluloj, kliŝoj, kaj teknika vortotrezoro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Komputil-generita bildaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.