Komerca ŝiparo aŭ komerca floto estas la aro da komercaj ŝipoj, kiuj estas registritaj en specifa lando.
Ŝipspecoj de la komerca ŝiparo estas ĉefe kargoŝipoj ĉiaspecaj, ŝipoj por pasaĝertransporto (pramoj kaj krozŝipoj), sed ne ŝipoj por profundmara fiŝkaptado. Detale, nur tiuj marŝipoj apartenas al la komerca ŝiparo, kiuj estas klasigitaj kaj enskribitaj en la ŝipregistro de sia lando. Komercmara ŝipo montras la flagon de la ŝtato en kiu ĝi estas registrita kaj estas submetita al sia impostaj, mediaj kaj laboraj regularoj.
La komerca flago de kelkaj ŝtatoj montrataj sur ŝipoj diferencas de ilia nacia flago.
Lando | milionoj da kruda tunaro (stato en 2013) | Nombro de ŝipoj (stato en 2016) |
---|---|---|
Panamo | 215.9 | 6 517 |
Liberio | 124.1 | 3 036 |
Marŝala Insularo | 90.3 | 2.681 |
Honkongo | 85.3 | 2.271 |
Singapuro | 67.6 | 2.208 |
Malto | 49.6 | 1 757 |
Bahamoj | 48.2 | 1.132 |
Grekio | 41.5 | 1 044 |
Ĉinio | 41 | 2.818 |
Kipro | 29.3 | 829 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Komerca ŝiparo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.