La termino kolonia Brazilo (portugale Brasil Colonial) priskribas la teritorion de la nuna ŝtato Brazilo en la periodo ekde 1500, kiam al la teritorio alvenis la unuaj portugaloj, ĝis 1815, kiam Brazilo estis levita al reĝlando samranga al Portugalio en la Unuiĝinta Reĝlando de Portugalio, Brazilo kaj Algarvo.
Dum la 300 jaroj de brazila kolonia historio, la ekonomia ekspluatado de la teritorio estis bazita unue sur eltiro de brazil-arboj (16-a jarcento), produktado de sukero (16-a ĝis 18-a jarcentoj), kaj fine sur minado de oro kaj diamantoj (18-a jarcento). Sklavoj, speciale tiuj portitaj el Afriko, disponigis la plejmulton de la laborforto de la brazila ekonomio.
Kolonia Brazilo | |||||||||
| |||||||||
kolonio | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
En kontrasto kun la najbaraj fragmentitaj hispanaj posedaĵoj, la brazilaj kolonioj konstruitaj fare de la portugaloj en Latinameriko tenis sian teritorian unuecon kaj lingvan integrecon post la ŝtata sendependiĝo de Portugalio, tiel ke la Brazila Imperio (de 1822 ĝis 1889) kaj la sekva respubliko Brazilo iĝis la plej granda lando en la regiono.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Colonial Brazil en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kolonia Brazilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.