Kolegio en kompreno kristanisma estas aro da personoj plenumantaj religian oficon, ekzemple kolegio de la pontifikoj, kolegio de la aŭguristoj aŭ kolegio de la kardinaloj.
Ekde la frua mezepoka estiĝis kolegiataj preĝejoj: memregataj preĝejoj kie grupo de kanonikoj estris la diservojn. El tiaj preĝejoj evoluis la kolegiaj universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo.
Laŭ Francisko Azorín kolegio estas simple Supera lernejo. Li indikas etimologion el la latina collegium, el collega (kolego).
Oni ankaŭ uzas la terminon pri diversaj mezgradaj aŭ superaj lernejoj, kun malsamaj signifoj depende de lando kaj lingvo. Laŭ PIV tiu uzo evitindas.
Kiel la ekvivalentoj en pluraj aliaj lingvoj, en esperanto fojfoje kolegio havas du pluajn signifojn:
Malgraŭ la konsiloj de PIV, oftas la uzo de kolegio por pluraj specoj de edukejo, kaj tio troveblas en la retejo de la UEA.
Kolegio povas signifi ankaŭ fakultaton aŭ aron de akademiaj fakuloj. Ekzemple, en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) estas kolegioj por homoj laborantaj en diversaj fakoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kolegio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.