Kimono (japane 着 (き)物 (もの), kimono, t.e.
vestaĵo) estas tradicia japana vestaĵo, vira aŭ ina, rekta kaftano tenata per larĝa zono, obio, bante ligita surdorse en la ina formo. La interna rando de la larĝaj manikoj kutime ne estas kunkudrita.
Komence la vorto kimono celis ĉiujn vestaĵojn.
La formo de la hodiaŭa kimono ekis je la Heian-epoko (794–1192). Ekde tiam la baza formo de la kimono apenaŭ ŝanĝiĝis, kaj por viroj kaj por virinoj.
La hodiaŭa kimono konsistas el T-forma, rektlinia robo, kiu atingas la maleolojn, kun kolumo kaj larĝaj manikoj. Kiam oni etendas la brakojn horizontale, la manikoj falas de la manradikoj ĝis la koksoj (kelkfoje eĉ ĝis la piedoj). La robo estas volvita ĉirkaŭ la korpo, ĉiam kun la maldekstra klapo super la dekstran. Tenas la kimonon larĝa zono, kiu nomiĝas obio. Oni nodas ĝin malantaŭe.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kimono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.