Katjuŝa (el la rusa virina karesnomo Katjuŝa.
Ruse: Катюша) estas rusa kanto devenanta tradicia. La teksto estis skribita en 1938 de Miĥail Issakovskij, la muziko de Matvej Blanter.
La origina kanto elvokas la amon inter junulino kaj soldato foririnta al la fronto kiu skribas al ŝi kaj de kiu ŝi konservas multvalore la leterojn. Katjuŝa estas tenerema diminutivo de la rusia antaŭnomo Jekaterina (Екатерина, Katerina).
Ĝi estis skribita de la rusia kantistino Lidija Ruslanova, kiu estis de ĝi la unua interpretisto dum la Dua Mondmilito.
En 1943, Felice Cascione skribis sur la sama melodio italan tekston kiu, sub la titolo Fischia il vento (La vento fajfas), fariĝis tiel unu el la plej konitaj kantoj de la rezistintoj italaj. Ankaŭ la hispanaj kontraŭkomunistaj soldatoj de la Blua Divizio kantis dum la jaroj de la Dua Mondmilito hispanlingvan version de la kanto.
En Japanio, Seki Akiko ĝin tradukis en la japanan lingvon.
Originala teksto | Traduko laŭlitera | Franca traduko | Transliterigo |
---|---|---|---|
Катюша Расцветали яблони и груши, Выходила, песню заводила Ой ты, песня, песенка девичья, Пусть он вспомнит девушку простую, Расцветали яблони и груши, | Katjuŝa Ekfloris pomarboj kaj pirarboj, Eliris ŝi, kanzonon ekis, Ho vi, kanto, kanteto junulina, Ja li memoru junulinon ordinaran, Ekfloris pomarboj kaj pirarboj, | Katioucha Les pommiers fleurissent la clairière C'est le chant de l'aigle bleu des steppes Vole au vent vole chanson légère Des pommiers tombaient les feuilles mortes Les pommiers fleurissent la clairière | Katjuŝa Rascvetali jablani i gruŝi, Viĥadila, pesnju zavadila Oj, ti, pesnja, pesenka deviĉja, Pust on vspomnit devuŝku prastuju Rascvetali jablani i gruŝi, |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Katjuŝa (kanzono), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.