La Piasta kastelo (pole Zamek Piastowski, germane Piastenschloss Gleiwitz) estas grava muzeo en Glivico (germane Gleiwitz), Pollando, troviĝante urbokerne en la strato Pod Murami 2.
La daŭra ekspozicio pri multkultura Glivico ampleksas ankaŭ la ĉirkaŭaĵon de Glivico.
Kastelo piasta | ||
---|---|---|
Kastelo | ||
burgo [+] | ||
Koordinatoj | , 18° 39′ 57″ O 50.2928055618.6657777850° 17′ 34″ N, 18° 39′ 57″ O | |
Kastelo piasta | ||
Vikimedia Komunejo: Gliwice Castle [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Temas pri konstruaĵo nombriĝenda inter la plej malnovaj de la urbo. Ĝi datumas jam de la 14-a jarcento, kiam la ĉirkaŭfortikaĵo de la urbo estiĝis. La nunan forman ĝi ricevis en la 16-a jarcento far la luprenanto Friedrich Zeitritz. Multnombra estis ĝia funkciaro: iam kiel armilo, iam kiel prizono, iam kiel malposta murdefendejo. Nomiĝo kastela antaŭ 1945 ne estis kaj la epiteto de la Piastoj estas ekde 1983. Restaŭradlaboroj efektiviĝis inter 2005 kaj 2008.
Ne malmultaj kolekteroj antaŭe estis en la Vilao Caro. Ĝenerale distingeblas du kategorioj kolektaj ene: objektoj pri arkeologio kaj historiaĵoj. Multas la gildaj posedaĵoj el la jarcentoj 17-a kaj 18-a. Dokumentoj pri la t.n. sileziaj ribeloj, referendumoj, fotoj, agadoj de porpolaj eksterlandaj kluboj, industrievoluaj aktoj, pridialektaj esploroj, popolforpeloj kaj resetligado kovras multon el la 19-a kaj la 20-a jarcentoj. Raraĵoj veraj sendube estas la ne malmultaj historiaj armiloj el Japanio, Koreio kaj Ĉinio. Koncerne arkeologion plej gravas vazoj, ilaroj, juveloj el prahistoriaj tombejoj de la luzacia kulturo en Świbie aŭ Wielowieś. Aliaj objektoj originas de la antikva kerno de Glivico, de la burga monto de Toszek aŭ de la teroburgo de Pławniowice. Ankaŭ fajrosilikaĵoj kaj ŝtonaj iloj el la ŝtonepoko ne malmultas en ĉi tiu muzeo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kastelo piasta (Gliwice), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.