La Kartvela Demokratia Respubliko (kartvele საქართველოს დემოკრატიული რესპუბლიკა, Sakartvelos Demokratiuli Respublika), estis la unua moderna kartvela ŝtato kiu ekzistis inter 1918 kaj 1921.
La Kartvela Demokratia Respubliko estis fondata post la kolapso de la Rusa Imperio, post la Rusa Revolucio en 1917. La landlimoj laŭ ĝis konstitucio estis Kubana Popola Respubliko kaj la Nord-Kaŭkaza Montara Respubliko norde, la Otomana Imperio kaj la Armena Demokratia Respubliko sude, kaj la Azerbajĝana Demokratia Respubliko sudoriente. Ĝi havis areon de 107.600 km (kompare, la nuna Kartvelio havas 69.700 km), kaj 2.5 milionojn da loĝantoj.
Kartvela Demokratia Respubliko | |||||||||
| |||||||||
historia lando • suverena ŝtato • neagnoskita ŝtato | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Kvanto de loĝantoj: | 2 500 000 | ||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
La ĉefurbo estis Tbiliso, kaj la oficiala ŝtata lingvo estis la kartvela. Ĝi proklamiĝis la 26-a de majo 1918, per la disiĝo de la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kaj ĝi estis regata de la socialdemokrataj menŝevikoj. La prezidanto de la kartvela registaro estis Noe Ĵordania. Pro konfrontadoj al internaj kaj eksteraj problemoj, la juna ŝtato estis nekapabla rezisti la invadon de la Ruĝa Armeo, kiu okazigis la malaperon de la respubliko inter februaro kaj marto 1921. Post tio ĝi estis aneksata al Sovetunio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kartvela Demokratia Respubliko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.