Karel PÍČ (naskiĝis la 6-an de decembro 1920 en Litomyšl, mortis la 15-an de aŭgusto 1995), kromnome Karolo PIĈ, estis ĉeĥa esperantisto, oficisto, estis membro de Akademio de Esperanto, rekonata poeto, verkisto kaj tradukisto.
Esperantistiĝis en 1926. Li verkis multajn originalajn poemojn. Lia lingvaĵo estas eksperimentece nekutima, eĉ propra (nefundamenta) varianto de Esperanto, ia Piĉido.
Karolo Piĉ | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de decembro 1920 en Litomyšl |
Morto | 15-an de aŭgusto 1995 (74-jaraĝa) en Litomyšl |
Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Ĉeĥio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • tradukisto • poeto • verkisto |
Post sia morto, Karolo Piĉ estis entombigita en la litomiŝla tombejo (49° 52.117′ N 16° 19.011′ O / 49.868617 °N, 16.316850 °O ), kiun li antaŭe mem famigis inter esperantistoj per sia romano "La Litomiŝla Tombejo". Lia tombo tie portas la numeron 137/IV.
Du jarojn post lia morto, t.e. en 1997, estis eldonita lia romano Ordeno de verkistoj.
Laŭ informoj el la 1950-aj jaroj, la poeto posedis manuskriptajn poemarojn
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karolo Piĉ, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.