Karl Günther (naskiĝinta la 7-an de aŭgusto 1830 en Arnstadt, mortinta la 28-an de marto 1909 en Dresdeno) estis la lasta princo de Schwarzburg-Sondershausen ekde la 17.7.1880 ĝismorte.
Karlo Guntero | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karl Günther von Schwarzburg-Sondershausen | |||||
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1830 en Arnstadt | ||||
Morto | 28-an de marto 1909 (78-jaraĝa) en Weisser Hirsch | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Schwarzburg-Sondershausen vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Schwarzburg vd | ||||
Patro | Günther Friedrich Karl II, Prince of Schwarzburg-Sondershausen vd | ||||
Patrino | Princess Marie of Schwarzburg-Rudolstadt vd | ||||
Gefratoj | Marie of Schwarzburg-Sondershausen • Elisabeth of Schwarzburg-Sondershausen • Hugh of Schwarzburg-Sondershausen • Gunther of Schwarzburg-Sondershausen • Prince Leopold of Schwarzburg-Sondershausen vd | ||||
Edz(in)o | Princess Marie, Princess Consort of Schwarzburg-Sondershausen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | oficiro vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Estante la filo de princo Guntero Frederiko Karlo la 2-a (Schwarzburg-Sondershausen) kaj ties unua edzino Marie von Schwarzburg-Rudolstadt li nuptis en la 12.6.1869 princinon Marie von Sachsen-Altenburg (1845-1930).
Karlo Guntero frekventis la Bonnan universitaton antaŭ eksoldati por Prusio. Sekve li partoprenis en 1866 la Prusian-Aŭstrian militon; li oficiris tuj kaj iĝis en la 18.9.1886 generalo infanteria.
En la 17.7.1880 li transprenis la regadon de la patro kiu rezignis pro okula malsano. Karlo Guntero estis la lasta princo de la sondershausena linio de la schwarzburg-oj. La 25-an datrevenon regadan li festis per eldono de jubilea medalo. Karlo Guntero estis pasia ĉasisto kaj flegis regadigi sian kancelieron.
En 1906 la princo grave vunditis ĉasakcidente kaj restis la lastajn tri jarojn enlite. Li restis seninfana kaj entombigitis en la princa maŭzoleo ĉe Preĝejo Sankta Triunuo (Sondershausen). Laŭ tronheredaj kontraktoj el la jaroj 1713-a kaj 1896 pri aŭtomata regada transiro - en kazo de linia malestiĝo - en la manojn de Schwarzburg-Rudolstadt, Guntero Viktoro (Schwarzburg-Rudolstadt) eksuverenis en persona unio.
Je honoro lia ekzistas apud Gehren impona monumento por li kies starigon iniciatis Thüringerwald-Verein, farite inter 1911 kaj 1912. Krome li estis ekde la 24.9.1889 regimentrestro de la Tria turingia infanteriregimento 71. kaj kavaliro de la Nigra agloordeno, de Hubertus-ordeno kaj de Brandenburga Johanitordeno. Ekster tio li portis la grandan kurcon kun krono en erco Hausorden der Wendischen Krone. La centra puto de Großbreitenbach ankaŭ portas lian nomon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karlo Guntero (Schwarzburg-Sondershausen), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.