La karbonila grupo estas duvalenta kemia kombinaĵo en la organika kemio, kiu estas konstruata el karbon- (C) kaj oksigenatomoj (O) per duoblaj ligoj.
La karbonilgrupo estas konstruelemento de la organikaj acidoj, esteroj, anhidridoj, acil-halidoj, amidoj kaj funkcia grupo de ketonoj kaj aldehidoj. La karboksilacidoj kaj ties devenaĵoj (aldehidoj, ketonoj kaj kinonoj) estas grupe nomataj kiel karbonil-kombinaĵoj.
Ĉar la elektra afineco de la karbon- kaj oksigenatomo estas diferenca, tiel la elektronparoj –formantaj la duoblajn ligojn – situas pli proksime al la oksigenatomoj, tiel la elektronriĉa oksigeno iĝas negativ-ŝarĝa, dum la elektronmanka karbono iĝas pozitiva. Pro tiuj la molekuloj kun karbonilgrupo estas polaraj, la degel- kaj bol-punktoj estas pli altaj ol la hiderogenkarbonoj kun sama karbonatomo.
Ili bone solviĝas en polaraj solvantoj, ekz. en akvo. La karbonilgupo povas kemie reagi: la elelktronriĉajn reagentojn altiras la karbono, dum al elektronmankajn la oksigenatomo.
Al la karbonilgrupo de la aldehidoj kaj ketonoj povas ligiĝi alkil- aŭ aril-grupoj kaj hidrogenatomo. Tiuj grupoj apenaŭ influas la elektron-denson en la karbonilgrupo, tiel la proprecojn de la aldehidoj kaj ketonoj karakterizas la konduto de la karbonilgrupo. La karbonilgrupo aliĝas en la karboksiacidoj kaj ties devenaĵoj al halogen-, oksigen-, nitrogen- aŭ sulfurentena grupo. Tiuj atomoj influas la proprecojn de la karbonilgrupo kaj formas kune novajn, karakterizajn funkciajn grupojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Karbonila grupo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.