La Kanada Akto 1982 (en angla Canada Act 1982; france Loi de 1982 sur le Canada) estas Akto de la Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando kiu estis aprobita (kiel oni asertas en la prologo), je peto de la Parlamento de Kanado, por patriigi la konstitucion de Kanado, kio finigis la povon de la Brita Parlamento por amendi la Konstitucion de Kanado.
Tiu akto ankaŭ finis formale per la provizoj por "peto kaj konsento" fare de la Statuto de Westminster 1931 rilate al Kanado, kvankam la Brita parlamento havis ĝeneralan povon por aprobi leĝojn etendiĝintajn al Kanado je ties propra peto.
Aneksita kiel "Schedule B" al la akto estas la teksto de la Constitution Act, 1982, en ambaŭ el la kanadaj oficialaj lingvoj (t.e. angla kaj franca). Tiel ambaŭ tekstoj estas same oficialaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kanada Akto 1982, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.