Kamusi-Projekto

La Kamusi-projekto estas kunlabora reta vortaro, kiu celas produkti vortarojn kaj aliajn lingvajn rimedojn por ĉiu lingvo kaj fari tiujn rimedojn senpage haveblaj por ĉiuj.

Ĝia slogano estas "Ĉiu vorto en ĉiu lingvo" kun la celo kolekti plej eble multe da datumojn por plej eble multe da lingvoj. Uzantoj povas aliĝi kaj aldoni enhavon (ankaŭ en Esperanto) post ensalutado. Projekto Kamusi akceptas konstrui interligitajn vortarojn por ĉiuj ekzistantaj lingvoj.

Kamusi-Projekto
Svahila horloĝo kiel provizita de la Projekto Kamusi.

"Kamusi" estas la svahila vorto por la 'vortaro'. Ĝi apartenas al Kamusi Project International, neproficela asocio, kun sidejo en Ĝenevo, Svislando.

Historio

La projekto estis komencita en 1994 ĉe la Konsilio de Afrikaj Studoj ĉe la Universitato Yale (Usono) kiel reta vortaro de la svahila lingvo sub la nomo de la "Internet Living Swahili Dictionary" de ĝia fondinto kaj nuna direktoro Martin Benjamin. Ekde la restrukturado en 2014 la svahila vortprovizo estas ne plu alirebla.

Depost 2010, programado kaj la svahila-angla informtenejo estis vastigitaj por inkluzivi aliajn lingvojn. Projekto Kamusi akceptas konstrui interligitajn vortarojn por ĉiuj ekzistantaj lingvoj. La projekto havis teknikajn problemojn meze de 2015, kiam ĝia servilo estis nekapabla pritrakti la alŝuton de datumoj pro la vastigo al multegaj lingvoj. Post reprogramado la servilo estis restarigita kaj en 2016 malfermiĝis al multaj novaj lingvoj, kvankam konvertiĝo de la originalaj svahilaj datumoj al la nova sistemo daŭre lamis pro manko de financoj.

Kamusi estis rekonita fare de la usona registaro (Obama administracio) kiel partnero en la White House Big Data Initiative en 2013.

En 2017, la projekto ekigis eksperimentan teknikan evoluon sub la nomo Kamusi Labs kiu kreskigas la projekton pere de volontulaj staĝoprojektoj kun studentoj de universitatoj el la tuta mondo.

En 2017, la projekto distribuis pli ol 60 000 enirojn inter la svahila kaj la angla tra apo nomata "English Swahili Dictionary Fr" kaj havis koncepto-ligitajn datumojn enhavante 1,769,137 terminojn trans 43 lingvoj. Aldone al la retejo kamusi.org, tiuj ĉi datumoj, konsistantaj el 1806 dulingvaj vortaroj, estas senpage haveblaj por la publiko tra la apo Kamusi Here! sur Android kaj iPhone, KamusiBot sur Facebook kaj EmojiWorldBot sur la apo Telegram.

La datumbazo enhavas jenajn lingvojn: nome araba, asama, eŭska, bengala, bodoa, bulgara, kataluna,kroata, ĉeĥa, dana, nederlanda, angla, galega, greka, guĝarata,hindia, irlanda, itala, kanara, kaŝmira, konkana, malajala,mandarena ĉina, manipura, marata, nepalia, odia, persa, portugala,panĝaba, rumana, rusa, sanskrita, peda, slovaka, hispana, tamila, telugua, cvana, urdua, venda, kosa kaj zulua.

Lingva justeco

Kamusi ankaŭ investas en pli justa lingva pejzaĝo. Tial ĝi helpas krei edukmaterialojn por lingvoj en kiuj ne ekzistas lernolibroj, kiel ekzemple por la kirunda lingvo. Devi lerni ĉion de matematiko al komerco en fremda lingvo grave malfaciligas la taskon de gelernantoj kaj ties instruistoj.

Milionoj da homoj estas lingve ekskludataj de tutmondaj serĉiloj de scio kaj prospero. Por plej multaj homoj en Afriko kaj multaj en Azio, lingvo reprezentas ĉiutagan malhelpon por interagi kun ŝanĝiĝanta mondo. Temas pri kaŝita problemo sed tamen reala pro parolantoj de la plej multaj el la 7000 lingvoj de la mondo.

Ĉar Kamusi estas unika sistemo por kolekti kaj partumi grandegajn datumojn por miloj da lingvoj, senpage haveblaj al homoj ĉie en la mondo, ĝi klopodas starigi pli da ekvilibro inter lingvoj uzataj por edukaj celoj por malfermi morgaŭajn ciferecajn ŝancojn por parolantoj de marĝenitaj lingvoj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj


Tags:

Kamusi-Projekto HistorioKamusi-Projekto Lingva justecoKamusi-Projekto Eksteraj ligilojKamusi-Projekto Vidu ankaŭKamusi-Projekto ReferencojKamusi-ProjektoEsperanto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

AbeloGoogleGranda Urbo kun Esceptoj11-a de septembroDuolingoIŝmaelJapana nomo de eraoParkstein (Supra Palatinato)AlbanioPrintempoWayback MachineAŭstrioKomuna norma datumaroLa nevenkebla ĝeno83Fondaĵo VikimedioUrboEsperanta literaturoKrahulčíUluruFOpatov (distrikto Svitavy)Dumetila ksantatoTraben-TrarbachStephen SondheimHispana lingvoHorb (Transkarpatio)Geografia koordinatsistemoUkrainojPastoroFreitasEsperanta teamo de futbaloKarl MarxTorinoXMBKurt WaldheimMajo no takkyūbinGubernio GifuBernhard Pabst6Floß (rivero)Hoss FiroozniaLa MovadoŜaŝlikoRibelo de 2023 en SudanoListo de historiaj eventoj86Juliano de AntioĥioFinna enlanda milito15-a de septembroMastodonSeebleiche (stacidomo)2-a de septembroDolní VilímečNovjorkoBaratoPomoInternacia fonetika alfabetoOrdeno de germanaj kavalirojQatar AirwaysFormikomanĝulojInterlaken Ost (stacidomo)Listo de sendependaj ŝtatojNovembro de 2015Türkiye Radyo Televizyon Kurumu🡆 More