iFono aŭ angle iPhone [AJfon] estas saĝtelefono de Apple. Temas pri kombino de iPod, poŝtelefono kaj persona komputilo. La produkton Steve Jobs anoncis dum Macworld 2007. iPhone interalie enhavas la teknologiojn Bluetooth 2.0, Vifio kaj unikan patentitan tuŝekranon. La tuŝekrano estas mastrumebla pere de du fingroj samtempe, kio donas pli da eblecoj por stiri la aparaton. Per iPhone eblas interalie retpoŝti, telefoni, interretumi, vidi sian pozicion sur mapo, aŭskulti muzikon, spekti filmetojn kaj fotojn ktp. iPhone enhavas ankaŭ ciferecajn fotilojn, kaj fronte kaj poste, de 2 megarastrumeroj kiel kutime ĉe poŝtelefonoj modernaj. iPhone uzas operaciumon iOS. Ja temas pri tre limigita versio.
IFono | ||
---|---|---|
serio de modeloj de poŝtelefonoj vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
TTT | Oficiala retejo | |
La enkonduko de la nova produkto okazis en Usono en la somero de 2007 kaj en Eŭropo fine de 2007. La serio iusence daŭrigas la antaŭan serion de poŝkomputiloj Apple Newton (1993-98), kiuj havis apartan operaciumon Newton OS.
Apple devigas, ke ĉiu programo por iPhone, kiu ne estas tre simpla, estu disvastigata kaj instalebla en iPhone-n nur per la propra retejo de Apple respektive per la Apple-softvaro iTunes.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article IFono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.