Kakaro estas budhisma bastono kun ringoj originita en Barato, ĉefe uzita por preĝi aŭ por batali.
La sonorado de la ringoj de la kakaro estas uzita por sciigi etajn estaĵojn (i.a. insektojn), ke venas marŝanto kaj ke ili devas moviĝi por ne esti akcidente surtretitaj, aŭ por forpeli danĝerajn bestojn. La sonorado ankaŭ estas uzita por sciigi domanojn, ke estas bikŝuo proksime.
Kakaro povas havi aŭ kvar ringojn reprezentantajn la kvar noblajn verojn, aŭ ses ringojn reprezentantajn la ses perfektecojn, aŭ dek du ringojn reprezentantajn la dek du kaŭzojn kaj efikojn.
Fama portanto de la kakaro estas la bodisatvo Kŝitigarbo, kiu protektas infanojn kaj vojaĝantojn kaj estas ordinare reprezentita portanta kakaron en la dekstra mano.
Kakaro | |
---|---|
Tradukoj de खक्खर (Khakkhara) | |
Sanskrite | खक्खर (Khakkhara) |
Ĉine | 錫杖 (Xīzhàng) |
Japane | 錫杖 (Shakujō) |
Koree | 석장 (Seokjang) |
Tibete | འཁར་གསིལ། (’khar gsil) |
Vjetname | Thiền trượng |
Terminaro de Budhismo | |
Kakaro venas de la nomo de la bastono en Sanskrito, khakkhara (खक्खर), kiu signifas sonora bastono. Ĝi estas ankaŭ konata per ĝia nomo en la japana, shakujō (錫杖), kiu signifas stana bastono.
En la vjetnama, ĝi nomiĝas thiền trượng, kiu signifas Zena bastono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Kakaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.