Josef Seger (plennome Josef Ferdinand Norbert Seger, familia nomo ankaŭ Seeger aŭ Seegr) (naskiĝis la 21-an de marto 1716 en Řepín – mortis la 22-an de aprilo, 1782 en Prago) estis ĉeĥa-germana muzikkomponisto, violonisto kaj orgenisto.
Josef Seger | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de marto 1716 en Řepín |
Morto | 22-an de aprilo 1782 (66-jaraĝa) en Prago |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto • orgenisto • violonisto |
Li estis disĉiplo de Bohuslav Matěj Černohorský; li vivtenis sin kiel kantisto kaj violonisto en diversaj pragaj preĝejoj. En la jaro 1741 li akiris prestiĝan postenon de orgenisto en la preĝejo de Týn en Prago kaj en 1745 en la pregexejo de la krucordeno. Liaj plej elstaraj lernantoj estis Jan Antonín Koželuh a Josef Mysliveček (Il Divino Boemo). En 1781 li klopodis akiri postenon de orgenisto en Vieno, sed li mortis pli frue, ol li povis eklabori tie.
Seger estis eksterordinare fruktodona komponisto. Li verkis plurajn centojn da orgenverkoj (preludoj, tokatoj, fugoj), mesojn, motetojn, psalmojn kaj preĝojn. Liaj verkoj estis parte duonforgesitaj dum la periodo de klasikismo kaj romantismo kaj estis remalkovritaj komence de la 20-a jarcento. Nuntempe li denove apartenas al popularaj kaj ofte ludaj orgenaŭtoroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Josef Seger, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.