Jean-Léon GÉRÔME (11a de Majo 1824 – 10a de Januaro 1904) estis franca pentristo kaj skulptisto en la stilo nune konata kiel akademiismo.
La gamo de lia verkaro inkludis historiajn pentraĵojn, grekan mitologion, orientismon, portretojn, kaj aliajn temojn, portante la akademian pentrartan tradicion al arta pinto. Li estas konsiderita unu el la plej gravaj pentristoj el tiu akademia periodo. Li estis ankaŭ instruisto kun longa listo de studentoj.
Jean-Léon Gérôme | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean-Léon Gérôme | |||||
Naskiĝo | 11-an de majo 1824 en Vesoul | ||||
Morto | 10-an de januaro 1904 (79-jaraĝa) en 9-a arondismento de Parizo | ||||
Tombo | Tombejo de Montmartre vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Altlernejo de Belartoj • College Gérôme vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Claude-Armand Gérôme vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo • skulptisto • instruisto • grafikartisto • konstrua desegnisto • porcelain painter • vidartisto vd | ||||
Laborkampo | pentrado • vidigaj artoj vd | ||||
Aktiva en | Parizo • Alĝerio • Grekio • Florenco • Romo • Konstantinopolo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Pollice verso ❦ Bonaparte Before the Sphinx ❦ Slave Market in Rome ❦ The Duel After the Masquerade ❦ Consummatum est ❦ Pigmaliono kaj Galateo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lia pentraĵo, La kokolukto (1846), estas akademia ekzerco, kiu prezentas nudan junulon kaj apenaŭ vestita junulino kun du luktokokoj, kaj la Golfo de Napolo fone. Li sendis tiun pentraĵon al la Salono de 1847, kie ĝi akiris tria-klasan medalon.
Li veturis en 1853 al Konstantinopolo, kio estos lia unua veturo el multaj al Oriento (Grekio, Turkio, Danubo, Egipto), kies temojn li pentros.
Ĉirkaŭ 1853 li amikiĝis en etoso de artistoj kaj intelektuloj, nome kun George Sand, Hector Berlioz, Johannes Brahms, Gioachino Rossini, Théophile Gautier kaj Ivan Turgenev.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jean-Léon Gérôme, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.