James Hillman (naskiĝis la 12-an de aprilo 1926, mortis la 27-an de oktobro 2011) estis usona psikologo loĝanta en Konektikuto, kiu publikigis multajn verkaĵojn pri profunda psikologio.
Li kritike rilatis al psikologio de Carl Gustav Jung, kies psikologio estas nomata politeisma. Tamen evoluigata de li ekde pli ol 40 jaroj arketipa psikologio elkreskas laŭ certa grado el atingaĵoj de Jung, kies disĉiplo li estis kaj poste dum longa tempo direktoro de la Instituto de C.G. Jung en Zuriko), kvankam – en sia ĉefa parto – ampleksas pensfadenojn decide kontraŭajn al la analiza psikologio.
James Hillman | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1926 en Atlantikurbo |
Morto | 27-an de oktobro 2011 (85-jaraĝa) en Thompson |
Lingvoj | angla • germana • slovena |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Walsh School of Foreign Service • Kolegio Triunuo • Universitato de Parizo |
Okupo | |
Okupo | Wiki Esperantopsikologo • filozofo • verkisto de nefikcio |
Ĉefa inspirfonto estis por Hillman filozofio – komencante de Heraklito, tra Platono, Plotino, Proklo, Marsilio Fiĉino (kaj la tuta renesanca novplatonismo), Giambattista Vico, Gilbert Durand, Gaston Bachelard aŭ Henry Corbin. Abunde ĉerpante de la heredaĵo de aluditaj pensuloj Hillman kreis eksterordinare interesan kaj originalan koncepton, kiu tute prave estas ofte starigata – kiel aŭtonoma propono – samvice kun psikanalizo de Freud kaj analiza psikologio de Jung.
La koncepto pri animo estas centra temo de ĝuste ĉiuj verkoj de James Hillman. Oni tamen vane provus serĉi ĉe li iun unusignifan, faritan konforme al detalaj postuloj difinon de la termino aŭ prefere de tiu ĉi fenomeno. Hillman tamen plurfoje diras, ke la animo estas baza bildo kaj fundamenta metaforo de ĉiu vera psikologio. "Parolante pri la animo", li skribas, "antaŭ ĉio mi pensas pri certa perspektivo, kaj ne substanco; prefere vidpunkto, kaj ne la objekton mem". Aliloke li aldonas, ke la animo estas "nekonata faktoro, kiu transformas eventojn en travivaĵojn kaj ebligas sperti la amon". Li karakterizas ankaŭ animon verkante pri ties intima ligo kun la morto kaj patologio, pri ĝia religia (tamen malproksimaj de ortodokso) deveno kaj pri ĝia imaga, bilda naturo.
Esencan lokon en pensado de Hillman okupas temo de la animo de la mondo, anima mundi, – psikologio tamen ne devus limigi sin al unuopuloj, sed serĉi manifestaĵojn de la psiko ĉie, en laŭvorta senco de la vorto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article James Hillman, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.