John Leslie Coogan (naskiĝis la 26-an de oktobro 1914, mortis la 1-an de marto 1984) estis usona aktoro kaj komikisto kiu ekkarieris en mutaj filmoj kiel infana aktoro kiel ekzemple en la fama The Kid (La knabo, 6-jaraĝa en 1921) kun Charlie Chaplin.
Jackie Coogan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jackie Coogan | |||||
Naskiĝo | 26-an de oktobro 1914 en Los-Anĝeleso | ||||
Morto | 1-an de marto 1984 (69-jaraĝa) en Santa Monica | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kormalsano vd | ||||
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Betty Grable vd | ||||
Infanoj | 4 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • piloto • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1917– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tiu klasika filmo de Chaplin The Kid faris lin unu el la unuaj infanaj aktoroj de Holivudo kaj de la kinindustrio. Li poste procesis sian patrinon kaj duonpatron pri siaj fielspezitaj kinenspezoj kaj okazigis en Kalifornio la unuan konatan laŭleĝan protekton pri la enspezoj de infanaj artistoj, populare konata kiel Coogan Act. Coogan plue aktoradis dum sia tuta vivo, kaj poste akiris novan famon en meza aĝo kiel portreto de Onklo Fester en la televida serio de la 1960-aj jaroj The Addams Family.
Li edziĝis en 1937 al la aktorino Betty Grable, kaj ili divorcis post du jaroj. Poste li edziĝis sinsekve al aliaj tri virinoj. Li havis kvar gefilojn.
En November 1933, 22-jaraĝa Brooke Hart, amiko de Coogan el la Universitato Santa Clara kaj heredanto de sukcesa superbazaro en San Jose, estis kidnapita. Post kelkaj postuloj de elaĉeto de 40,000 dolaroj finfine pagitaj de la familio, la polico arestis Thomas Thurmond kaj John Holmes en San Jose. Thurmond konfesis ke li kaj Holmes estis murdinta Hart la saman tagon kiam li estis kidnapita. Ambaŭ murdistoj estis transigitaj al prizono. Homamaso elrompis en la prizonon, kaj Thurmond kaj Holmes estis linĉe pendumitaj el arbo en apuda parko, kun la aprobo de la ŝtata guberniestro. Ŝajne Coogan estis tie kaj eĉ tenis la linĉan ŝnuregon.
En 1935, 20-jaraĝa Coogan estis la nura survivanto de aŭtoakcidento en orienta Kantono San-Diego kie mortis lia patro, lia plej bona amiko, 19-jaraĝa aktoro Junior Durkin, ilia ranĉadministranto Charles Jones, kaj la aktoro kaj verkisto Robert J. Horner. La grupo estis reveninta el tago de turto-ĉasado ĉe la limo kun Meksiko komence de Majo. Lia patro ŝoforis, kiam la vehiklo devis eviti alian venantan veturilon sur montoŝoseo ĉe la Pinvalo kaj falis al roja ravino.
Coogan enlistiĝis en la Usona Armeo en Marto 1941. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor tiun Decembro, li postulis transiron al la Usona Aerarmeo kiel piloto de militglisiloj pro sia civila flugosperto. Li gradiĝis en la lerenjo Advanced Glider School kun rango de flugoficiro, kaj li volontulis kun la 1a Aerkomanda Grupo.
En Decembro 1943, tiu unuo estis sendita al Hindio. Li flugigis britajn trupojn, nome la Ĉinditojn, sub ordonoj de la generalo Orde Wingate la 5-an de marto 1944, kaj surterigis ilin nokte sur malgranda ĝangala senarbarejo je 160 km malantaŭ la linioj de la japana imperia armeo en la Birma Kampanjo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Jackie Coogan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.