Itinero Karlomagna (france: Route Charlemagne) estas imagita migradopado en Akeno kiu prezentas gravajn historiajn lokojn.
Fakte, Akeno estas nur la finstacio de la Itinero en la pli granda senco: Laŭplane ĝi konduku tra la sekvaj lokoj en Francio kaj Belgio: Nanteuil-le-Haudouin, Villers-Cotterêts, Soissons, Laon, Vervins, Hirson (Francio); Chimay, Couvin, Philippeville, Dinant, Liège (Belgio).
La projekto naskiĝis por prepari la 1200-an datrevenon de la morto de Karolo la Granda en 2014. Celiĝas kontekto al aliaj historiaj padoj en Eŭropo.
La itinero unuigas gravajn lokojn el la historio kaj montras al la futuro. Centre de ĝi estas la iama palatina komplekso de Karolo la Granda kun Katschhof, urbodomo kaj katedralo kiel ĝis nun videblaj spuroj de loko, kiu estis la kerno de la Sankta Romia Regno.
Akeno estas urbo historia, universitata, eŭropa. Tiuj gvidlinioj kaj aliaj kiel religio, potenco, ekonomio kaj amaskomunikikloj prezentiĝas sur la itinero per jenaj konstruaĵoj kaj lokoj (elekto):
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Itinero Karlomagna, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.