Isabel Ordaz: Hispana aktorino

Isabel ORDAZ Martín (Madrido, 11-a de marto 1957) estas hispana aktorino de kino, teatro kaj televido konata ĉefe pro siaj roloj en la serioj Pepa y Pepe, Aquí no hay quien viva kaj La que se avecina.

Isabel Ordaz
Isabel Ordaz: Biografio kaj kariero, Filmoj, Televido
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1957 (1957-03-11) (67-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo aktoro vd
Aktiva dum 1982– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Isabel Ordaz: Biografio kaj kariero, Filmoj, Televido
Isabel Ordaz: Biografio kaj kariero, Filmoj, Televido
vdr

Biografio kaj kariero

Dum la 1980-aj jaroj ŝi ekkarieris per teatro, kurtoj kaj malgrandaj aperoj en kinaj filmoj, kiel en 1986 en la filmo de Fernando Trueba, El año de las luces. En 1987 ŝi faris faman rolon, nome tiun de Berta en la porinfana serio Los mundos de Yupi. Ekde tiam, ŝi atingis pli gravajn rolojn kiel iun malgrandan en Bajarse al moro de Fernando Colomo kaj alian ĉe la programo A ver, a ver de Martes y Trece. Poste ŝi aperis en Esa es tu parte kun Gabino Diego kaj en aliaj roloj per kiuj ŝi atingis diversajn premiojn. Ŝi partoprenis en filmojn kiel ¿Por qué lo llaman amor cuando quieren decir sexo? kaj Todos los hombres sois iguales. Finfine ŝi atingis protagonistas rolon en la serio Pepa y Pepe, kie ŝi ludas la rolon de la amikino de Verónica Forqué.

En 1997 ŝi protagonistigas la adaptaĵon al serio de la filmo Todos los hombres sois iguales. Samjare, ŝia kinkariero plialtiĝas je nivelo per la ricevo de Goya-premio al la plej bona novula aktorino pro sia rolo de Lucía en Chevrolet. Krome ŝi faris gravajn duarangajn rolojn en Yoyes kaj Carne de gallina. Reĝisorita de Rafael Gordon, ŝi protagonistis en la filmo La reina Isabel en persona, de 2000, en kiu ŝi ludas la rolon de aktorino kiu ludante la rolon de Izabela la 1-a de Kastilio trempiĝas en la rolon kaj vivas ĝin reale.

En 2002 ŝi protagonistis kun Assumpta Serna Teresa Teresa, en kiu ŝi ludas la rolon de Teresa de Avilo. Ŝi plue faris gravajn duarangajn rolojn en filmoj kiel El Calentito, ĝis sia partopreno en la sukcesa serio Aquí no hay quien viva en Antena 3, en kiu ŝi ludas la rolon de la mistikema Isabel, kromnomita La Hierbas pro sia klinemo al naturaj rimedoj. Kaj de tie ŝi sekvis en 2007 en la serio sukceda de Aquí no hay quien viva: nome La que se avecina en Telecinco, kiel Araceli Madariaga,​ foje alterne kun laboro en teatro.

Fakte ŝi estis protagonista inter aliaj teatraĵoj en Algún amor que no mate, La dama boba, Electra, El caso de la mujer asesinadita, Cuando era pequeña, Los días felices, La asamblea de mujeres (prezentita en la Festivalo de Mérida), Luces de bohemia kaj Lúcido. Ŝi ankaŭ faris propran produktoradon, kiel ĉe Aliento de equilibrista (kunverkita kun Paloma Pedrero), Nonadas, Partitura teatral kaj Los días felices.

Ordaz estas ankaŭ aŭtoro de poemaroj, kiel Flor de alientos, No sé, Poemas de Palestina, El agua de la lluvia tiene algo kaj La geografía de tu nombre, kaj de la novelaro Despedidas.

Filmoj

  • 1986 El año de las luces Fernando Trueba
    • La noche de la ira Javier Elorrieta
  • 1989 Bajarse al moro Fernando Colomo
    • Loco veneno Miguel Hermoso
  • 1993 ¿Por qué lo llaman amor cuando quieren decir sexo? Manuel Gómez Pereira
  • 1994 Todos los hombres sois iguales Manuel Gómez Pereira
  • 1995 Una casa en las afueras Pedro Costa
    • Solo amor José Javier Rodríguez Melcon
  • 1996 Animia de cariño Carmelo Espinosa
  • 1997 Chevrolet Javier Maqua
  • 2000 La reina Isabel en persona Rafael Gordon
    • Yoyes Helena Taberna
  • 2002 Carne de gallina Javier Maqua
  • 2003 Teresa, Teresa Rafael Gordon
  • 2004 La mirada violeta Nacho Pérez de la Paz kaj Jesús Ruiz
    • Escuela de seducción Javier Balaguer
  • 2005 El Calentito Chus Gutiérrez
  • 2010 Una hora más en Canarias David Serrano de la Peña
  • 2015 Todo mujer Rafael Gordon
  • 2016 Relaxing Cup of Coffee José Semprún
  • 2018 El mejor verano de mi vida Dani de la Orden
  • 2019 Si yo fuera rico Álvaro Fernández-Armero
  • 2023 La reina del convento Carmen Perona
  • 2024 El favor Juana Macías

Televido

Jaro Titolo Rolulo Kanalo Notoj
1987 Los mundos de Yupi Berta La 1 6 epizodoj
1991 Las chicas de hoy en día Mabel 1 epizodo
1992 Como la vida misma Pili 15 epizodoj
No sé bailar 1 epizodo
1994 A su servicio Poŝtistino
1995 Pepa y Pepe Julia 34 epizodoj
1996 - 1998 Todos los hombres sois iguales Esther Telecinco 62 epizodoj
2000 El comisario Amparo 1 epizodo
Estudio 1 Virginia Campos La 1
2003 El pantano Carmen Antena 3 5 epizodoj
2004 - 2006 Aquí no hay quien viva Isabel Ruiz García "La Hierbas" 74 epizodoj
2007 - 2016 La que se avecina Araceli Madariaga de la Vega Telecinco 56 epizodoj

Teatro

  • 1983 Absalón Pedro Calderón de la Barca
  • 1984 Electra Eŭripido
  • 1986 Las tres gracias: La llamada es del todo inadecuada Yolanda García Serrano
  • 1989 Aquarium Ignacio del Moral
  • 1993 Aliento de equilibrista
  • 2001 El huésped se divierte Joe Orton
  • 2002 La dama boba Lope de Vega
  • 2004 Algún amor que no mate Dulce Chacón
  • 2006 Cuando era pequeña Sharman McDonald
  • 2008 - 2009 El caso de la mujer asesinadita Miguel Mihura kaj Álvaro de Laiglesia
  • 2010 Luparella Enzo Moscato
  • 2011 Los días felices Samuel Beckett
  • 2012 Luces de bohemia Ramón María del Valle Inclán
  • 2012 - 2014 Lúcido Rafael Spregelburd
  • 2014 Las ranas Aristofano
  • 2016 El jurado Luis Felipe Blasco Vilches
  • 2018 He nacido para verte sonreír Santiago Loza
  • 2021 El beso Ger Thijs
  • 2023 La profesora Eduardo Galán

Eksteraj ligiloj


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Isabel Ordaz en la hispana Vikipedio.

Tags:

Isabel Ordaz Biografio kaj karieroIsabel Ordaz FilmojIsabel Ordaz TelevidoIsabel Ordaz TeatroIsabel Ordaz Eksteraj ligilojIsabel Ordaz1957KinoTeatroTelevido

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Cirila alfabetoKomitato de la Monda HeredaĵoKonstantinopoloBarata nacia kalendaroKantono BelleyPost-impresionismoMigra falkoLudoviko la 14-a (Francio)Lupusa nefritoRotacia motoroRudolf RößlerListo de verkistinoj laŭ naskiĝjarojMarcel LeereveldSpider-ManEsperantidojSportoBaigneux-les-JuifsDinastio QingFFosilio27-a de martoChigninJulie Bindel30-a de septembroUkrainioBerlinoProteinoA Night at the Opera (Queen)11723 BriankennedyAdolf HitlerMilena VelbaAlpojMirpurJohann Damascen von KleimayrnDagbania lingvoGéza HollósiAuguste CharloisTTT-legiloGranda buntpegoOrdeno de la Brita ImperioMamonas AssassinasJEgipto (mitologio)FormortoRio-de-ĴanejroMarabuoISO 8601Apollo 11Vatikano40KojboBui Quoc HuyGordon MooreĈefurboMikaelo TompaBestisma Partio kun la Medio2011SciencoFret SNCFVjetnama militoUsona piedpilkadoNGC 6229Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (Antverpeno)Revolucioj de 1989ĈinghajoJudojTajlando26-a de septembro1936LaosoElektra motortrajno🡆 More