Insulo Roosevelt, (elparolo: RO-se-velt) antikve Insulo Blackwell kaj Insulo Bonfarto estas insulo en Novjorko, lokata en la Orienta Rivero (East River, vere markolo) inter la pli grandaj insuloj Manhatano kaj Longinsulo.
Ĝi estas regata de la urbodistrikto Manhatano. La insulo estis en la jaro 1973 nomata laŭ Franklin D. Roosevelt, la Prezidanto de Usono dum la Granda Depresio. La Parko Kvar Liberecoj ĉe la suda punkto de la insulo estas tiel nomata pro oratoraĵo de Roosevelt, kaj enhavas larĝan buston de la viro. Laŭ la popolnombrado de 2010, la insulo havis 11 661 loĝantojn. La urbo Novjorko posedas la insulon, sed en la jaro 1969, oni lukontraktis ĝin al la Novjorkia Ŝtata Urba Konstruanta Firmao, kiu posedas ĝin 99 jarojn. Plejparte de la loĝataj konstruaĵoj sur la insulo estas lupagitaj.
Roosevelt Island | ||
---|---|---|
Elaera foto de Insulo Roosevelt. Manhatano situas dekstre, Kvinzo maldekstre. | ||
rivera insulo | ||
Akvejo | East River | |
Geografia situo | , 73° 57′ 0″ U 40.761944444444-73.951.540° 45′ 43″ N, 73° 57′ 0″ U | |
| ||
Longo | 3,17 km | |
Larĝo | 240 m | |
Areo | 0,6 km² | |
Plej alta loko | 1,5 m | |
Loĝantaro | 11 661 (2010) 19 435 loĝ./km² | |
La Lenapoj indianoj nomis la insulon "Minnehanonck" (tradukebla kiel "Longa Insulo" aŭ "Agrable estas, sur la insulo esti"), kaj poste Nederlando aĉetis ĝin, la koloniistoj renomis la insulon al "Varkens Eylandt" ("Porkinsulo"). Kiam Nederlando kapitulacigis la urbon Novamsterdamon al la Angloj en la jaro 1664, Kapitano John Manning akiris la insulon; poste la insulo estis konita kiel "Manning's Island." Dudek jarojn poste, la bofilo de Manning, Robert Blackwell, heredis la insulon, kaj nomis ĝin laŭ si mem. En la jaro 1796, la pranepo de Blackwell konstruis la Domon Blackwell, kiu estas la plej antikva konstruaĵo sur la insulo, kaj la sesa plej antikva konstruaĵo en la urbo Novjorko.
En la jaro 1828, la urbo Novjorko aĉetis la insulon je prezo de $ 32 000 (je $754 133 en la jaro 2020), kaj post kvar jaroj, konstruis malliberejon sur la insulo. Malsanulejon oni konstruis por servi la malsanulojn inter la malliberuloj. Oni laboris konstruinte la Novjorkan Azilon por Frenezuloj, la unuan en la urbo, ĝis la jaro 1839, kiam la azilo ekakceptis malsanulojn. La azilo, kiun Alexander Jackson Davis desegnis, inkluzivas La Okangulon, nuntempe la sola restanta konstruaĵo de la azilo.
La insulo estas konektita al Manhatano per la Insulo Roosevelt Telfero (Roosevelt Island Tramway), pendigitaj tramoj kiuj veturas inter la du insuloj plurajn fojojn tage. Oni finkonstruis la telferon en la jaro 1976. La F-trajno de la Novjorka Metroo haltas ĉe la "Roosevelt Island" haltejo sur la insulo. Kvankam la Ponto Kvinzboro pasas super la insulo, oni ne povas eniri en la insulon el tie. Anstataŭe, la Ponto Insulo Roosevelt kondukas la insulon al Astorio, Kvinzo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Insulo Roosevelt, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.