La Institut für Sexualwissenschaft (Esperante Instituto pri Seksologio) estis neprofitcela privata institucio en Germanio dediĉita al seksologia studado kaj esplorado, kiu ekzistis inter 1919 kaj 1933, kun la sidejo ĉe la parko Tiergarten de Berlino.
Ĝia direktoro estis la juda kuracisto Magnus Hirschfeld (1868-1935), kiu ekde 1897 direktis la Wissenschaftlich-humanitäres Komitee (Humana Scienca Komitato), la unua organizaĵo por la defendo de samseksemuloj kaj transseksuloj.
Post kiam la nazioj gajnis la kontrolon de Germanio dum la 1930-aj jaroj, la Instituto kaj siaj bibliotekoj estis detruitaj kiel parto de la nacia programo de cenzuro. La nazia bruligado de libroj en Berlino inkludis la arkivojn de la Instituto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Institut für Sexualwissenschaft, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.