Indianaj Militoj: Serio de militoj inter la usona registaro kaj la indianoj

La Usonaj Indianaj Militoj, en angla American Indian Wars, konataj ankaŭ kiel Usonaj Landlimaj Militoj, Militoj de Unuaj Nacioj en Kanado, kaj simple Indianaj Militoj, estis la multaj armitaj konfliktoj fare de eŭropdevenaj registaroj kaj kolonianoj, kaj poste amerikaj kaj kanadaj setlantoj kontraŭ la amerikaj kaj kanadaj popoloj, nome kontraŭ la indiĝenaj homoj de Nordameriko.

Tiuj konfliktoj okazis en la areo de la nunaj limoj de Usono kaj Kanado de la tempo de plej fruaj koloniaj setladoj ĝis 1924. En multaj okazoj, militoj rezultiĝis el konkurado pri resursoj kaj terposedado, ĉar eŭropanoj kaj pli poste usonanoj kaj kanadanoj invadis teritoriojn kiuj estis tradicie loĝitaj fare de indianoj. Militado kaj trudenirado okazis ankaŭ kiel rezulto de konfliktoj inter eŭropaj registaroj kaj poste Usono kaj Kanado. Tiuj registaroj rekrutis indianajn tribanojn por helpi al ili fari militadon kontraŭ ĉiuj aliaj setlantoj kaj ties indianaj aliancanoj.

Indianaj Militoj: Serio de militoj inter la usona registaro kaj la indianoj
Indianaj Militoj aŭ etna subpremado fare de blankuloj.

Post 1776, multaj konfliktoj estis lokaj, implikante disputojn pri kultivado, kaj kelkajn implicitajn ciklojn de reprezalio. En la 1800-aj jaroj, konfliktoj estis spronitaj per ideologioj kiel ekzemple "Manifest Destiny", kiu diris, ke Usono estis destinita por vastigi de marbordo ĝis marbordo sur la nordamerika kontinento. En la jaroj ĝis la Leĝo por Forigo de Indianoj nome "Indian Removal Act" de 1830 ekzistis multaj armitaj konfliktoj inter setlantoj kaj indianoj. Antaŭ tio, kelkaj konfliktoj estis solvitaj pere de vendado aŭ interŝanĝo de teritorio tra traktatoj inter la federacia registaro kaj specifaj triboj. La leĝo (1830) aprobis la grandskalan forigon de indiĝenaj popoloj kiuj vivis Oriente de la rivero Misisipo ĝis la Okcidento. Ĉar usonaj kaj kanadaj civitanoj daŭre aranĝis areojn direkte al la Pacifiko, konfliktoj daŭris. La politiko de "forigo" estis rafinita por movi kelkajn indiĝenajn popolojn al tre specifaj rezervejoj en Usono kaj Kanado.

Bibliografio

  • Howe, Daniel Walker. What Hath God Wrought: The Transformation of America, 1815–1848. (2007) ISBN 978-0-19-507894-7
  • Parry, Mae. "The Northwestern Shoshone". In A History of Utah's American Indians, ed. Forrest S. Cuch. Utah State University Press, 2010. ISBN 978-0-91373-849-8.
  • Parker, Aaron. The Sheepeater Indian Campaign (Chamberlin Basin Country). Idaho Country Free Press, 1968.
  • Raphael, Ray. A People's History of the American Revolution: How Common People Shaped the Fight for Independence. New York: The New Press, 2001. ISBN 0-06-000440-1.
  • Remini, Robert V. Andrew Jackson and his Indian Wars. New York: Viking, 2001. ISBN 0-670-91025-2.
  • Richter, Daniel K. Facing East from Indian Country: A Native History of Early America. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press, 2001. ISBN 0-674-00638-0.
  • Thornton, Russell. American Indian Holocaust and Survival: A Population History Since 1492. Oklahoma City: University of Oklahoma Press, 1987. ISBN 0-8061-2220-X.

Tags:

1924IndianojKanadoMilitoTeritorioUsono

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Christian RohlfsHumphrey TonkinEŭropa UnioArkeologioBretonio (franca regiono)OradeaPlenuma povoSalvadoroApache OpenOfficeVirina seksa mutiladoDuolingoLondonoApple TV+Manuel HalvelikVojaĝo al Kazohinio1932SovetoSchönberg (Supra Bavario)SeksoRusioAsteriksIndonezioCarles Puigdemont i CasamajóPermesilo de GNU por Liberaj DokumentojIzopropilacetilenoCarcaixent (stacidomo)NooPublika havaĵoAprilo de 2024HTML5Sârbi (Fărcașa)Milena VelbaTTT-legiloClermont-de-l'Oise (stacidomo)Stefan ZweigĈefpaĝoOperaciumoLingvoFundão (Portugalio)AlproksimantoARDCycLOficialaj aldonoj3-a de apriloAĜenerala Publika Permesilo de GNUWalter UlbrichtJapanioEsperanto-muzikoMoskvoDua MondmilitoStir-helpa sistemoUrinado3-HeptinoPapilioKrispo1-HeptilbenzenoPatreonEŭskioBurkino (vesto)Brundorsa paruoIsabelle AdjaniPornhubNacia Park-Rezervejo de la Mingana InsularoBéla Rigó🡆 More