Titolo estis Romia Imperiestro aŭ pli malfrue Imperiestro de la Sankta Romia Imperio aŭ Sankta Romia Imperiestro.
Originale ekde la kronado de Karolo la Granda por esti imperiestro, kronado de la papo en Romo estis antaŭkondiĉo. Pro tio multaj fruaj regantoj neniam iĝis "Imperiestro", ĉar por la kronado reganto devis iri al Romo, kio povis esti longa kaj malfacila vojaĝo. Ĝenerale oni rigardas la regadon de Oto la 1-a kiel propran komencon de la Sankta Romia imperio, sed tiu nur estis klasifikado de historiistoj, ĉar ne estis klara entranĉo. Ekde la 12-a jarcento kronado de la papo ne estis kondiĉo por esti "Imperiestro".
Noto: La filino de Karolo la 6-a, Maria Terezia, estis "imperiestrino" de la Sankta Romia Imperio, sed nur en la signifo "imperiestra edzino", ne en la signifo "ina imperiestro".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Listo de Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.