Henriko la 1-a, nomata Henriko la Birdisto, Heinrich I der fogeler (naskiĝinta ĉirkaŭ 876; mortinta la 2-an de julio 936 en Memleben) estis la unua reĝo de la Orientfranka imperio de la saksa dinastio Liudolfidoj (Otto-idoj).
La kromnomon "la Birdisto" aŭ "la Birdkaptisto" li ricevis ĉar, laŭ legendo, li estis ĉasanta birdojn ĝuste kiam lin atingis la sciigo ke li estis elektita reĝo.
Henriko la Birdisto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Orientfranka imperio | |||||
Persona informo | |||||
Henricus I Auceps | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 876 en Memleben, Orientfranka imperio | ||||
Morto | 2-an de julio 936 en Memleben, Orientfranka imperio | ||||
Mortis per | apopleksio vd | ||||
Tombo | abatinejo Quedlinburg vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Orientfranka imperio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Liudolfidoj vd | ||||
Patro | Otto la 1-a de Saksio vd | ||||
Patrino | Hedwiga de Babenberg vd | ||||
Gefratoj | Oda de Saksio vd | ||||
Edz(in)o | Matilda de Ringelheim • Hatheburg de Merseburg vd | ||||
Infanoj | Hedwig de Saksio • Oto la 1-a • Gerberga de Saksio • Henriko la 1-a de Bavario • Bruno la 1-a de Kolonjo • Thankmar vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li estis saĝa politikisto kaj armeestro. Dum lia estrado la Imperio plifortiĝis: estis okupita Lotaringio, germanoj ekis koloniigon de polabaj landoj. Por defendi teritorion de sia imperio kontraŭ nomadaj hungaroj li konstruis multajn burgojn (germane citadelo). Krome, Henriko la 1-a kreis fortan kavalerian armeon, kiu povis venki la hungaran en la batalo de Riade.
Lia filo estis Oto la 1-a, kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henriko la Birdisto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.