En filozofio, la identeco estas la rilato kiun ĉiu ento havas nur kun si mem.
La identeco propre referencas al la nombra identeco, kiel io diferenca el la preciza simileco aŭ kvalita identeco. Male, la nombra identeco okazas kiam ne estas propre du entoj, sed nur unusola kiu eble estas referencata per du diversaj nomoj. Laŭ la principo de identeco de nedistingeblaĵoj, du entoj ne povas kunhavi ĉiujn siajn kvalitojn kaj samtempes esti laŭnombre diferencaj.
Por ekzemplo, en matematiko, du entoj estas identaj se kaj nur se en ĉiuj ties elementoj estas verigebla la samo. Male, ekzemple en kluboj, la klubanoj povas ŝanĝi kaj la klubo resti la sama. La kriterioj de identeco ofte estas malklaraj kaj povas konduki al paradokso, kiel ĉe la paradokso "sorites" kaj la paradokso de Tezeo.
La rilato de nombra identeco estas rilato de ekvivalento, simetria, refleksiva kaj transitiva. Tamen foje filozofoj proponis kriteriojn de identeco kiu ne sekvas ĉiujn tiujn proprecojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Identeco (filozofio), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.