La Libro de ŝanĝiĝoj, ankaŭ alilingve Yi King aŭ Yi-King (simpligita ĉina: 易经 ; tradicia ĉina: 易經 ; pinjine : yì jīng ; Wade : i4ching1 aŭ transliterumite: I Tsjing, elprononcu en Esperanto kiel i ĉing) estas dosiero de ĉinaj tekstoj, kies estiĝo estas datata ĝis la 2-a jarmilo a.K.
En ties ĉefa parto temas pri vico de 64 heksagramoj, bildoj kunmetitaj el ses linioj prezentantaj 64 diversajn arketipajn situaciojn. La libro de ŝanĝoj estis uzata (kaj ĝis hodiaŭ ĝi estas uzata) ne nur kiel orakola libro, sed ankaŭ kiel filozofia kaj kosmologia sistemo, kiu ludas gravan rolon en la taoismo, el kiu grandmezure eliris la ĉina kulturo.
易經 | |
---|---|
literatura verko • aŭgurado | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Fu Xi |
Lingvoj | |
Lingvo | Malnova ĉina |
Eldonado | |
Ĝenro | aŭgurado • kosmologio |
La libro aperis en Esperanta versio (tradukita de Sugin) ĉe la ĉina eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua en 2019.
La libro de la ŝanĝiĝoj, Paralelaĵoj de klasika-vulgara ĉinaj lingvoj kaj ĉina lingvo-Esperanto, Honkongo, 2019, 742 paĝoj, dulingva ĉina-esperanto, eldonejo Zhongguo Guoji Wenhua, (ISBN 9789888500789). La libro estas kolekto de tekstoj religiaj, filozofiaj kaj kosmologiaj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article I Ching, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.