IKEA estas transnacia sveddevena firmao kiu ĉefe vendas meblojn kaj aliajn loĝejovarojn.
En aŭgusto 2009 la firmao havis 301 vendejojn en 37 landoj. La plej multaj situas en Eŭropo, la aliaj en Usono, Kanado, Azio kaj Aŭstralio.
IKEA | ||
---|---|---|
furniture store chain vd | ||
Dum | 28-a de julio 1943 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | Besloten vennootschap met beperkte aansprakelijkheid | |
Fondintoj | Ingvar Kamprad vd | |
Sidejo | Delft | |
Lando | Nederlando | |
Dungitoj | 219 000 (stato: 2023) | |
Agokampo | ready-to-assemble furniture • matraco • hejma ilo • meblo • kuirilo • interior decoration • linens • sofo | |
TTT | Oficiala retejo | |
Oni diras ke la IKEA-katalogo, kiu enhavas proksimume 12.000 produktojn, tuj post la Biblio estas la plej disvastigita libro en la mondo. Ĝi estas eldonita en 27 malsamaj lingvoj, kaj estas konsiderata kiel la plej grava reklama rimedo por IKEA.
IKEA estis fondita en Svedujo en 1943 de Ingvar Kamprad. La nomo IKEA estas akronimo:
La unua vendejo malfermiĝis en 1958 en la sveda urbo Älmhult. La unua vendejo ekster Svedujo malfermiĝis en 1963 en Norvegujo.
Hodiaŭ la nederlanda fondaĵo Stichting INGKA Foundation posedas IKEA-n, sed ankoraŭ estras ĝin la familio Kamprad.
La socia sukceso de la entrepreno kaŭzis modon per kiu en multaj diversaj landoj oni aranĝas loĝejojn sammaniere, do ekzemplo de kultura tutmondiĝo.
La sukceso iel devenas de la fakto, ke la mebloj estas sufiĉe malmultekostaj kompare kun similaj entreprenoj.
Kritikantoj rimarkigas, ke la klientoj devas transporti la meblojn hejmen kaj ĉefe munti ilin, kio ne ĉiam estas facila.
En IKEA oni povas ankaŭ viziti restoracion kun svedaj manĝaĵoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article IKEA, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.