Hugo STEINER (26-a de februaro 1878 en Retz – 1-a de aŭgusto 1969) estis aŭstra esperantisto kaj fervoja ĉefo-inspektoro pens., registara konsilanto (pro eksterlanda propagandisto por Aŭstrio pere de Esperanto).
Direktoro de la viena Esperanto-muzeo.
Hugo Steiner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de februaro 1878 en Retz |
Morto | 1-an de aŭgusto 1969 (91-jaraĝa) en Korneuburg |
Lingvoj | Esperanto • germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Maria Anna Steiner |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperantisto de 1911. En 1913 komencis gvidi kursojn, entute pli ol 70; i. a. depost 1927 en la polica lernejo Vieno.
Fondis grupojn en Korneuburg, 1914, en St. Pölten 1924. En 1923 fondis la gazeton Aŭstria Esperantisto; redaktoro kaj eldonitisto . En 1924 ĝenerala sekretario de AED, prezidanto 1925-30 kaj de 1933 prezidanto de AEA.
De 1925 ĝis la fino KR-ano, delegito ĉe la diversaj UK-j kaj dum la konferencoj en Locarno kaj Prago. Kunlaboras por la Internacia Konferenco en Wien 1934.
Je lia instigo la Aŭstriaj Fervojoj permesis Esperanto-kursojn por fervojistoj, (1924); permesis la Esperantan insignon dum deĵoro (1925); akceptigis en la konferenco de la fervojdirekcioj en Bruselo (1927) alprenon de Esperanto por la subskriboj en translimaj vagonoj. Je lia instigo (depost 1928) la Ministerio por Komerco kaj Trafiko kaj aliaj faktoroj eldonis gvidfoliojn pri Aŭstrujo kaj Wien en granda kvanto; en 1929 li mem verkis gvidlibron pri Wien, 64 p.
En 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj. En 1932 deksemajna varbvojaĝo kun oficiala subteno tra Polujo, Dancigo, Litovujo, Estonujo, Finnlando, Norvegujo, Svedujo kaj Danujo. 48 publikaj paroladoj kun film- kaj lumbildo pri Aŭstrujo en Esperanto kaj paroladoj el Radio-stacioj Kaunas, Riga, Tallinn, Helsinki, Kiruna kaj Oslo.
Atingis diversajn sukcesojn por la Esperanto-movado en tiuj landoj. Honora membro de UEA, ktp. Ĉefo-kunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.
En 1927 Hugo Steiner fondis Esperantomuzeon en Vieno, kiu nun estas parto de Aŭstria Nacia Biblioteko. En 1928-29 prezidanto de Esperanto-Unuiĝo en Vieno. En 1929 aranĝis gravan Antaŭkongreson en Wien kun inaŭguro de la Internacia Esperanto-Muzeo, kies fondinto kaj gvidanto li estis.
En 1959 li estis honorita per ordeno de Germana Federacia Respubliko pro sia paclaboro per Esperanto.
|
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hugo Steiner, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.