Horo por la Tero estas internacia evento, kiu aranĝas ĉiu-jare WWF.
Ĝi temas pri laŭvole mallumigi dum unu horo, domojn, firmaojn kaj ĉian lumigatan konstruaĵon, krom ne uzi malbezonajn elektrajn aparatojn por malpliigi energian malŝparon dum tiu horo, kaj tiel, simbole agi kontraŭ klimata ŝanĝo. La celo de la agado, estas konsciigi homojn pri la homa origino de la klimata ŝanĝo kaj la neceso ŝanĝi iajn kutimojn, rilate al energia uzado.
En 2009 Horo por la Tero okazis internacie, sabate la 28-an de marto, je la 20:30 ĝis la 21:30 horo (lokatempe), dum en 2008 la Horo por la tero okazis internacie, 29-an de marto, je la 20:00 ĝis la 21:00 horo (lokatempe). En 2007 okazis la unua horo por la tero nur en Sidnejo, Aŭstralio.
Post la unua evento en la jaro 2007, pli kaj pli urboj en la mondo, oficiale aliĝas al la afero.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Horo por la Tero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.