Homo sovieticus (en latinaĉo „soveta homo”) – laŭ Miĥail Heller la nocio funkcianta komence en Sovetunio kiel difino de laŭvica etapo de evoluo de la homo (Homo sapiens) formiĝinta danke al sukceso de la marksisma socia eksperimento.
Samtempe la nocio komencis funkcii samizdate kiel priskribo de pligrandiĝanta proceso de senmoraligo de komunista socio. En 1982 rusa elmigrinta verkisto kaj Wiki Esperantosociologo Aleksandr Zinovjev verkis samtitolan libron, ligantan raporton kun provo analizi spiritstaton de rusaj elmigrintoj en Francio „infektitaj” per komunismo. Zinovjev formulis ankaŭ akronimon homosos (ruse: гомосос) laŭ la soveta novparolo. Simila signife termino en la rusa slango estas sovok (ruse: совок). Laŭ Zinovjev „ecoj de la soveta socio estas: nedifineblo, flueco, ŝanĝemo, plursignifeco en ĉio. Ĝi konsistas el ĝelaj unuopuloj kaj mem rememorigas ĵeleon. Tio estas socio de kameleonoj, entute estante giganta kameleono”.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Homo sovieticus, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.