La Hindia riverdelfeno aŭ suzuo ganga (Platanista gangetica aŭ Susu gangetica) estas endanĝerita nesalakva aŭ riverdelfeno kiu troviĝas en la regiono de Suda Azio, kiu povas esti disigita en du subspecioj, nome Ganga riverdelfeno (P.
g. gangetica) (~3,500 individuoj) kaj la Indusa riverdelfeno (P. g. minor) (~1,500 individuoj). La Ganga riverdelfeno estas ĉefe trovebla en la riveroj Gango kaj Brahmaputro kaj iliaj alfluantoj en Bangladeŝo, Barato kaj Nepalo, dum la Indusa riverdelfeno troviĝas nur en la ĉefa kanalo de la Indus-rivero en Pakistano kaj fluantaj kanaloj konektitaj inter la akvobaraĝoj Ĝinnah kaj Kotri. El la 1970-aj jaroj ĝis 1998, ili estis konsideritaj kiel apartaj specioj; tamen, en 1998, ties klasigo estis ŝanĝita el du apartaj specioj al subspecioj de unusola specio. La Ganga riverdelfeno estis agnoskita de la registaro de Barato kiel Nacia Akvanimalo kaj estas la oficiala animalo de la urbo Guvahati, Barato. La Indusa riverdelfeno estis deklarita kiel la Nacia Mamulo de Pakistano.
Hindia riverdelfeno | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Platanista gangetica (Lebeck, 1801); (Roxburgh, 1801) | ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Natura areo de Platanista gangetica helblue de ganga riverdelfeno kaj malhelblue de indusa riverdelfeno | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hindia riverdelfeno, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.