La Hindia rinocero (Rhinoceros unicornis), konata ankaŭ kiel granda unukorna rinocero aŭ hindia unukorna rinocero, apartenas al la familio Rinoceredoj.
Listita kiel vundebla specio, tiu granda mamulo estas ĉefe trovata en nordoriento de la subŝtato Asamo de Barato kaj en protektitaj areoj de Terai de Nepalo, kies populacioj estas limigitaj al la ĉeriveraj herbejoj en la montetoj de Himalajo.
La Hindia rinocero iam havis teritorion tra la tuta etendo de la Indus-Ganga Ebenaĵo, sed troa ĉasado malpliigis la naturan habitaton draste. Nuntempe, pli ol 3,000 rinoceroj loĝas en naturo. En 2014, 2,544 el ili troviĝis nur en la subŝtato Asamo de Barato, kio estas pliiĝo de 27 % ekde 2006, kvankam komence de la 1900-aj jaroj, Asamo havis nur ĉirkaŭ 200 rinocerojn.
Ĝi estas la kvina plej granda animalo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hindia rinocero, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.