Hidrogena ligo estas speciala speco de dupolus-dupolusa forto, kiu ekzistas inter elektronegativa atomo kaj hidrogeno, ligita al alia elektronegativa atomo (nitrogeno, oksigeno aŭ fluoro).
La energio de tiu ligo estas simila al la malfortaj kovalentaj ligoj (155 kJ/mol). Tiu atrakcio povas okazi inter molekuloj (intermolekule) aŭ ene de malsamaj partoj de unu molekulo (intramolekule). La hidrogena ligo estas tre forta dupolus-dupolusa forto de Van der Waals-Keesom, sed malpli forta ol kovalenta, jona kaj metala ligoj. La hidrogena ligo estas ie inter kovalenta ligo kaj elektrostatika intermolekulaj ligoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hidrogena ligo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.