Herbert BOECKL (naskiĝinta la 3-an de junio 1894 en Klagenfurt, mortinta la 20-an de januaro 1966 en Vieno) estis aŭstra pentristo kaj profesoro altlerneja.
Herbert Boeckl | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de junio 1894 en Klagenfurt |
Morto | 20-an de januaro 1966 (71-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | cerbovaskula malsano |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno |
Memorigilo | |
Familio | |
Infano | Felicitas Boeckl |
Okupo | |
Okupo | pentristo • skulptisto • universitata instruisto |
Boeckl jam frue pentris. Ĉar li ne akceptitis ĉe la Viena Akademio li ekstudis arkitekturon. La deziron iĝi pentristo li tamen neniam perdis. En 1913 li okazigis la unuan fojon ekspozicion kune kun aliaj. Danke al la konata arkitekto Adolf Loos li venis en la Vienan Artistan Rondon, al kiu apartenis ankaŭ Egon Schiele, Carl Moll kaj Oskar Kokoschka. Pro la eksplodo de la Unua mondmilito li devis interrompi la studojn kaj soldati ĉe la fronto itala. Post 1918 li ne plu reprenis la studon sed malfermis en Klagenfurt etan atelieron. Schiele entuziasmiĝis pri portretobildo elmontrita en la Artista domo de Klagenfurt kaj rekomendis Boeckl poste al la konata viena artokomercisto Gustav Nebehay. Kontrakto kun Nebehay sekurigis al Boeckl ekonomian bonstaton, tiel ke li povis fari studvojaxojn, i.a. al Berlino kaj Parizo, kie li konfrontiĝis ankaŭ al la verkaro de Paul Cézanne.
En 1919 li edzinigis Maria Plahna - ŝi estis la unuajn jarojn lia preferata nudaĵa modelo - kaj transloĝiĝis al Vieno. Inter 1920-28 inspiris lin regulaj someraj restadoj en Karintio kaj la beleco de lagoj kaj montoj. Krom pejzaĝaj bildoj fariĝis tiam ankaŭ multaj portretoj, ofte de lia edzino kaj de la infanoj, sed ankaŭ de li mem. En 1923 li vojaĝis al Sicilio por la daŭro de 8 monatoj; sekvis restadoj en Berlino kaj Parizo; faritis pejzaĝbildoj, aĵpentraĵoj, la kulminoj de lia frua kreivado.
En 1927 li havis la unuan grandan ekspozicion ĉe la Viena secesio, en 1935 li vokitis profesoro ĉe la Akademion de plastikaj artoj. Inter 1938-45 li retiriĝis de la publika artfarado, kaj liaj verkoj ne elmontritis. En 1945 li nomumitis rektoro de la Akademio de plastikaj artoj de Vieno. La vesperaj nudaĵpentradoj, kiujn li estris inter 1939-66 iĝis por la disĉiploj de la majstraj klasoj gravegaj eventoj. En 1947 publikiĝis ampleksa Boeckl-monografio en la viena eldonejo Metten; en 1950 li partoprenis la Bienalon en Venecio. En 1952 li komencis pentri freskon en la Anĝela kapelo de la monakejo Seckau (Stirio). Li entombigitis en honora tombo sur la Centra Tombejo de Vieno. En la 22-a viena urbodistrikto nomitis strateto por li; en la 4-a distrikto (strato Argentinierstraße 42) pendas memorigtabulo tie, kie estis lia ateliero.
Boeckl kreis dum la junaj jaroj memstaran, ege esprimozan stilon per dikega kolormetado. Por la meza verkarperiodo la okupiĝo pri la realismo surbaze de grava rolo de koloroj (figuraj + pejzaĝaj temoj) karakteriza estis. Lia pentrado post 1945 estis memstara respondo al la internacia abstrakcia pentrado. Ankaŭ lia interpreto de Cézanne tiam bonege klariĝis.
Post la morto de Gustav Klimt kaj Egon Schiele kaj post la transloĝiĝo de Kokoschka de Vieno al Dresdeno, Boeckl sukcesis konduki la aŭstran pentradon el la stagno ekspresionisma. La bildo por aŭstra poŝtmarko de 1994 (Die liegende Frau) taksatas lia ĉefverko. Ĝi fariĝis en 1919.
Artikolo en surreta leksikono pri aŭstriaĵoj / AEIOU
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Herbert Boeckl, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.