Henry FIELDING (n.
la 22-an de aprilo 1707, m. la 8-an de oktobro 1754) estis angla verkisto.
Henry Fielding | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Henry Fielding | |||||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1707 en Sharpham | ||||
Morto | 8-an de oktobro 1754 (47-jaraĝa) en Lisbono | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | cirozo vd | ||||
Tombo | British Cemetery vd | ||||
Etno | Angloj vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Eton College • Universitato de Lejdeno vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Edmund Fielding vd | ||||
Patrino | Sarah Gould vd | ||||
Gefratoj | Sarah Fielding • Edmund Feilding • Anne Feilding • Catherine Feilding • Ursula Feilding • Beatrice Feilding • John Fielding vd | ||||
Edz(in)o | Charlotte Craddock • Mary Daniel vd | ||||
Infanoj | Henrietta Fielding • William Fielding • Allen Fielding vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • ĵurnalisto • juristo • juĝisto • romanisto • dramaturgo • poeto-juristo • magistrate • pacjuĝisto • novelo vd | ||||
Aktiva dum | 1728– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Naskiĝinte en Sharpam Park apud Glastonbury, Somerset, Fielding estis edukita en la renoma Eton College. En la jaro 1728 li ekstudis juron en Lejdeno. De 1729 ĝis 1737 li aktivis en Londono kiel dramisto kaj teatra direktoro, sed liaj satiraj dramoj elvokis la cenzuron, kiu finfine devigis lin forlasi la teatran laboron.
Ekde tiam li pli forte koncentriĝis al sia jurista kariero, al ĵurnalismaj agadoj kaj al la verkado de romanoj. Lia unua granda sukceso estis An Apology for the Life of Mrs. Shamela Andrews, kiu parodiis la romanon Pamela, verkitan de Samuel Richardson. Lia ĉefverko, la romano The History of Tom Jones, a Foundling, priskribas la vivon de la protagonisto Tom JONES kaj montras samtempe la vivon kaj la morojn de la tiutempa angla socio. En la jaro 1963 tiu ĉi romano estis tre sukcese filmigita (reĝisoro: Tony Richardson).
Henry Fielding mortis en la jaro 1754 en Lisbono.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henry Fielding, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.