Henri MOUTON (naskiĝis la 30-an de septembro 1873 en Carcassonne; mortis la 17-an de decembro 1962 en Parizo) estis franca esperantisto, direktoro de la Krimaj Aferoj, ano de la ŝtata konsilantaro.
Li reprezentis Francujon en la Kongreso de Internacia Polico en Monako, tie voĉdonigis la principon de Internacia Polica Ofico, kaj akceptigis principe uzon de Esperanto. Li estis Honora Prezidanto de la Amika Asocio de la francaj Esperantaj policistoj kaj prezidanto de Internacia Polica Asocio.
Li okupis sin pri la internacia ekspozicio en Parizo en 1937 kaj fondis la Nacian Loterion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Henri Mouton, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.