Hemiĥorduloj aŭ Hemichordata estas filumo de maraj deŭterostomaj animaloj, ĝenerale konsiderata frata grupo de ekinodermoj.
Ili aperis en malsupra aŭ meza Kambrio kaj inkludas du ĉefajn klasojn: nome Enteropneusta (aŭ glanaj vermoj), kaj Pterobranchia. Tria klaso, Planctosphaeroidea, estas konata nur el la larvo de unusola specio, nome Planctosphaera pelagica. La formortinta klaso Graptolithina estas tre rilata al la pterobranĥiuloj.
Glanaj vermoj estas solemaj vermo-formaj organismoj. Ili ĝenerale loĝas en nestotruoj (la plej antikvaj konataj sekrecituboj) kaj estas stokomanĝantoj, sed kelkaj specioj estas faringofiltraj manĝantoj, dum la familio Torkvaratoredoj estas libere vivantaj rubomanĝantoj. Multaj estas bone konataj pro ties produktado kaj akumulado de variaj halogenataj fenoloj kaj piroloj. Pterobrankuloj estas filtromanĝantoj, ĉefe koloniaj, kiuj loĝas en kolagena tuba strukturo nome coenecium.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hemiĥorduloj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.