Ĉe ĉiu paĝo vikio konservas historion de redaktoj, kiu enhavas liston de ĉiuj faritaj redaktoj ekde la plej malnova ĝis la plej novaj.
De historio eblas ekscii kiu kaj kiam redaktis la paĝon, kompari diversajn versiojn de la paĝo (kaj sinsekvajn kaj kun interaj revizioj) kaj simile. Historio de paĝo alireblas per la ligilo "Vidi historion" kiu estas en supra parto de ĉiu paĝo.
Numero de revizio estas numera datumo, kiu konstante identigas ĉiun konkretan revizion de paĝo. Ĝi ne montriĝas dum kutima legado de vikiaj paĝoj. Por ekscii ĝin oni havas du eblojn:
En ambaŭ okazoj, numero de revizio estas la numero, kiu en URL (adreso) sekvas la parton oldid=
.
Ekzemple, plena ligilo de unu el revizioj de tiu ĉi paĝo estas:
https://www.duhoctrungquoc.vn/wiki/index.php?lang=eo&q=Helpo:Historio_de_pa%C4%9Do&oldid=5303395
Post la parto oldid=
estas la numero 5303395
- tio estas numero de la konkreta revizio.
Numero de revizio estas uzata precipe en konstantaj ligiloj al iu konkreta revizio de paĝo, kiel parametro en iuj ŝablonoj (ekz. {{Tradukita}}) kaj en iuj lingvaj versioj de Vikipedio ankaŭ por ŝablono pri elstaraj artikoloj. Numero de revizio estas en kadro de unu projekto ĉiam unika, tamen plejofte ĝi estas uzata kune kun nomo de paĝo (homoj pli facile scias pri kiu paĝo temas).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helpo:Historio de paĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.