En ekonomio, havaĵoj estas ĝenerale tiuj akiritaj aŭ akireblaj en la merkato, pagante prezon por tiuj kaj kiuj kontentigas rekte aŭ nerekte neceson aŭ bezonon.
Tio estas, temas pri materiaj aŭ nemateriaj havaĵoj kiuj posedas ekonomian valoron kaj kiu, pro tio povas esti taksitaj en monvaloraj terminoj. Tiusence, la termino "havaĵo" estas uzata por nomi aĵojn kiuj estas utilaj al tiuj kiuj uzas aŭ posedas ilin. En la medio de la merkato, la havaĵoj estas varoj kaj aliaj aĵoj interŝanĝeblaj kiuj havas ian peton fare de personoj aŭ organizoj kiuj konsideras, ke ili ricevas iun profiton kiam oni akiras kaj konsumas ilin.
Ili povas esti moveblaĵoj aŭ nemoveblaĵoj. Estas ankaŭ liberaj havaĵoj, kiuj disponeblas senpage (ekzemple aero, pejzaĝoj, naturo, urbaj medioj).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Havaĵo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.