Hans Weigel: Aŭstra verkisto

Julius Hans WEIGEL (naskiĝinta la 25-an de septembro 1908 en Vieno, mortinta la 12-an de aŭgusto 1991 en Maria Enzersdorf / Distrikto Mödling) estis aŭstra kritikisto kaj juristo.

Hans Weigel
Hans Weigel: Vivo, Aliaj gravaj verkoj, Graveco por la aŭstra literatura memdifino
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1908 (1908-05-29)
en Vieno
Morto 12-an de aŭgusto 1991 (1991-08-12) (83-jaraĝa)
en Maria Enzersdorf
Tombo Centra Tombejo de Vieno vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Edz(in)o Gertrud Ramlo vd
Profesio
Alia nomo Julius Hansen vd
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Hans Weigel: Vivo, Aliaj gravaj verkoj, Graveco por la aŭstra literatura memdifino
Hans Weigel: Vivo, Aliaj gravaj verkoj, Graveco por la aŭstra literatura memdifino
vdr

Vivo

Post la abiturienta ekzameno li studis jursciencon en Hamburgo kaj Berlino. Ekde 1928 li laboris kiel volontulo ĉe la gazeto berlina "Die literarische Welt". En 1933 li iĝis kabaretisto sur la scenejo de "Literatur am Naschmarkt" en Vieno. Ekde la mezo de la 1930-aj jaroj li estis verkisto, li verkis ekz. en 1936 la kantotekstojn por la opereto Axel an der Himmelstür de Ralph Benatzky .

En marto 1938, post la t.n. Anschluss li elmigris kune kun la unua edzino Getrud Ramlo (1937-47) al Bazelo, kie li estis mallongan tempon en la laborejo Bürgerspital. Tiutempe li prilaboris i.a. teatraĵojn de Johann Nestroy kaj Carlo Goldono por la dramteatrejo de Zuriko kaj skribis la utopian tiutempan romanon Der grüne Stern (ĝi aperis en 1946), kie Weigel klarigas onin pri la absurdeco de ĉiu ajn diktaturo. Ekde 1943 li skribis sub la pseŭdonimo Hermann Kind tekstojn por la bazela Kabareto "Kaktus" de Alfred Rasser. En 1943/44 Weigel nombriĝis al la delegitoj de artista komitato kiun instigis Karl Pryla kiel laborrondon de aŭstraj artistoj por la demokratia rekonstruo de Aŭstrio.

En julio 1945 Weigel reiris patrujen kie li antaŭ ĉio kulturpubliciste kaj verkiste agadis engaĝiĝinte por junaj aŭtoroj en la postmilita Vieno. Al ili ofertis la antologio Stimmen der Gegenwart (1951–54) publicforumon. En diversaj kampanoj Weigel postulis la malpermeson de surscenejigoj de teatraĵoj de Bertolt Brecht batalante - simile kiel ankaŭ Friedrich Torberg - kontraŭ komunistoj membriĝintaj al la PEN-klubo. Weigel ankaŭ brilis kiel teatrokritisto kaj tradukisto (precipe de verkoj de Molière). Lia teatraĵo Barabbas oder Der 50. Geburtstag havis sian premieron ĉe la viena teatrejo Studiobühne; aliaj teatraĵoj estis Angelica (1948), Die Erde (1948) kaj Das wissen die Götter (1950).

Weigel skribis la libreton (premiero en la 7.10.1965 ĉe Stadtheater Basel) de la porkantista komedio Bunbury de Paul Burkhard laŭ verko de Oscar Wilde.

Lia dua edzino estis inter 1951–64 la aktorino Elvira Hofer. Poste lia vivkunulino estis la verkistino Elfriede Ott.

Aliaj gravaj verkoj

  • Masken, Mimen und Mimosen (1958)
  • Johann Nestroy (1967)
  • Karl Kraus oder Die Macht der Ohnmacht (1968)
  • Gerichtstag vor 49 Leuten. Rückblick auf das Wiener Kabarett der dreissiger Jahre (1981)
  • Man kann nicht ruhig darüber reden (1986)

Graveco por la aŭstra literatura memdifino

Weigel ofte substrekis la memstarecon de germanlingva aŭstra literaturo, antaŭ ĉio en la volumo Die Leiden der jungen Wörter. Ein Antiwörterbuch de 1974.

Honoroj

  • 1966 Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse
  • 1968 Ehrenmitglied des Hauptverbands des österreichischen Buchhandels
  • 1972 Preis der Stadt Wien für Publizistik

Literaturo

  • Kleindel, Walter: Das grosse Buch der Österreicher, 1987.
  • Kreissler, Felix: Österreichische Nation und Kultur im Theater des Exils. In: Haider-Pregler, Hilde/Roessler, Peter (Hg.): Zeit der Befreiung. Wiener Theater nach 1945, 1998.

Fonto

Danielczyk, Julia: "Hans Weigel", en: Kotte, Andreas (eld.): Theaterlexikon der Schweiz, Chronos Verlag Zürich 2005, vol 3, p. 2062–2063

Tags:

Hans Weigel VivoHans Weigel Aliaj gravaj verkojHans Weigel Graveco por la aŭstra literatura memdifinoHans Weigel HonorojHans Weigel LiteraturoHans Weigel FontoHans Weigel12-a de aŭgusto1908199125-a de septembroAŭstrioDistrikto MödlingVieno

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Angla nacia teamo de futbaloColor Climax CorporationL. L. Zamenhof1703Marie-AntoinetteLéonce DeprezAma orientiĝoLeninOrganizaĵo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj KulturoEsperantoPola literaturoLeviloSud-KoreioPugoISO 8601Murat ZjazikovPuba montoJulio CezaroKantono MarikopaPermana stimulado de penisoDomajna nomsistemoŜahoEnuguAlcalà de XivertBudhismo en JapanioKanadokompozita materialoVoksignoTeplýšovicePublika havaĵo1-HeksenoVladimir PutinDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infano2-HeptenoVillanova MarchesanaMunicipoj de Valencia KomunumoSportokluboFizika taŭgecoSenpenetra seksumadoPopidoWilliam ShakespeareMarso (planedo)2024Friderike WinternitzKastelo PrielauAngla lingvo3-NoninoSerĉilo-optimumigoEstômbar-Lagoa (stacidomo)Distrikto Banská BystricaCifereca objekta identigiloSizifoHinduismoFrançois MitterrandEjakuloMaho-ŝoĝoKamerao1-NoninoLanĉo-veturiloDuoninsulo🡆 More