Internacia klubo PEN, ankaŭ PEN Internacia, estas internacia verkista asocio de verkistoj, fondita en 1921 de Catherine Amy Dawson Scott kaj John Glasworthy, kiu poste iĝis la unua prezidanto de la organizo.
Internacia klubo PEN | |||||
---|---|---|---|---|---|
International PEN | |||||
internacia ne-registara organizaĵo | |||||
Komenco | 21-a de oktobro 1921 vd | ||||
Sidejo | Londono | ||||
Fondinto(j) | Catherine Amy Dawson Scott vd | ||||
Ĉefestro(j) | Jennifer Clement • John Galsworthy • Herbert Wells • Jules Romains • Denis Saurat • Arthur Miller • Heinrich Böll • Mario Vargas Llosa • Iván Boldizsár • György Konrád • Homero Aridjis • Jiří Gruša • John Ralston Saul vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Ĝi estas unu el la dek ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kun plej alta statuso ĉe Unuiĝintaj Nacioj, en formalaj konsultiĝaj rilatoj kun Unesko kaj Speciala Konsultiĝa Statuso kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj. PEN Internacia
P.E.N. estas la tri komencliteroj de diversaj verkfakoj, kiuj angle formas la vorton "Pen", kiu signifas plumo: P = Poets, Playwrights; E = Essayists, Editors; N = Novelists, Non-fiction authors (do koncize Poetoj, Eseistoj kaj Novelistoj). Hodiaŭ la organizo ankaŭ inkluzivas verkistojn de ĉiuj literaturaj ĝenroj, same kiel ĵurnalistojn kaj historiistojn.
PEN International havas sian ĉefsidejon en Londono kaj estas kunmetita de sendependaj PEN-Centroj en pli ol 100 landoj ĉirkaŭ la mondo, ĉiu el kiuj estas malfermita al verkistoj, ĵurnalistoj, tradukistoj, historiistoj kaj aliaj aktive okupiĝantaj pri iu ajn literaturo, sendepende de nacieco, raso, koloro aŭ religio.
Antaŭaj prezidantoj de PEN estis Alberto Moravia, Heinrich Böll, Arthur Miller, Mario Vargas Llosa, Homero Aridjis, Jiří Gruša, John Ralston Saul kaj Jennifer Clement, la unua virino en oficejo ekde la organizo estis fondita. La nuna prezidanto estas la turka verkisto Burhan Sönmez kaj la ĝenerala direktoro estas Caroline McCormick.
La klubo establis la sekvajn celojn:
Kromaj taskoj de la organizo:
La internacia klubo PEN, kiu ne reprezentas ŝtatojn sed literaturojn, havas Esperanto-branĉon, la Esperanta PEN-Centro, kiu reprezentas la Esperanto-literaturon. Ĝi estis fondita en 1991 de Perla Martinelli, István Nemere kaj Giorgio Silfer, kaj akceptita en 1993. Ĝia organo estas la revuo Literatura Foiro.
PEN Internacia aŭspiciis kolokvon pri la esperanta tradukarto, en Malago meze de oktobro 2014. Ĝin malfermis per ĉefprelego la prezidanto de la Komitato pri tradukarto kaj lingvaj rajtoj de PEN Internacia, prof. Josep Terricabras.
PEN Internacia ankaŭ publikigis feminan manifeston, kiu ankaŭ aperis en Esperanto.
Esperanta PEN-Centro (PEN Esperanto)
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia klubo PEN, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.