Hachette et Cie ( Hachette kaj kompanio) estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en 1901.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Hachette (stacidomo). |
La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj.
Hachette | ||
---|---|---|
Librairie Hachette | ||
eldonejo • negoco vd | ||
Dum | 1826 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | public limited company with a board of directors (n.o.s.) | |
Fondintoj | Louis Hachette vd | |
Sidejo | 15-a arondismento de Parizo | |
Lando | Francio | |
Agokampo | programaro • libro • revuo | |
filiaj kompanioj | Hachette Books • Hodder & Stoughton • Librairie générale française • Orbit • Hachette Book Group • Chambers Harrap • Éditions Grasset • Teach Yourself • Q3024920 • Éditions Larousse • Hachette India • Orion Publishing Group • Hachette Fascicoli • Bragelonne vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon.
La eldonejon fondis en 1826 Louis Hachette. Post 38 jaroj de agado ĝi iĝis monde konata. Evoluo de la firmao permesis en 1947 transpaŝi limojn de Francio 1947. Fine de la 20-a jarcento la firmao ricevis aktualan nomon Groupe Hachette Livre.
Tiu-ĉi artikolo tiris informon el Enciklopedio de Esperanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hachette, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.