Gurdial SINGH , (La 10-an de januaro 1933, Bhaini Fateh, Panĝabio, Brita Hindio - (La 16-an de aŭgusto 2016, Bhatinda, Panĝabo, Barato) verkis en la panĝaba romanojn, novelarojn, teatraĵojn, kaj porinfanan literaturon.
Li ankaŭ verkis dupartan aŭtobiografion. Lia romano Marhi Da Deeva (1964; "La lampo de la tombejo") donis al la panĝaba fikcio la unuan dalitan ĉefrolulon. Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion Gjanpith kune kun la hindia verkisto Nirmal Verma.
Gurdial Singh | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
குர்தியால் சிங் | |||||
Naskiĝo | 10-an de januaro 1933 en Jaitu | ||||
Morto | 16-an de aŭgusto 2016 (83-jaraĝa) en Batinda | ||||
Lingvoj | panĝaba vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio • Dominio de Barato vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • scenaristo • romanisto • novelisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Adh Chanani Raat vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La patro de Singh estis ĉarpentisto kaj forĝisto. Singh kunlaboris kun li ekde kiam li estis 12-jara. Tamen, li sukcesis daŭrigi sian edukadon kaj bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis pri la panĝaba lingvo kaj literaturo. Li instruis la panĝaban unue en vilaĝo kaj poste en universitato. Jam de 1957 ekaperis liaj verkoj. La noveloj aperis plejparte en la la revuo Preetlari kaj estas arigitaj en pli ol dek novelaroj. Krom ili li verkis ankaŭ ĉirkaŭ dek romanojn, samnombrajn librojn porinfanajn, kaj kelkajn teatraĵojn kaj prozaĵojn.
Lia temaro restis la ĉiutaga vivo de la malriĉularo kaj spegulis tion la lingvaĵo de liaj verkoj. Kiel notis la verkisto Vishnu Khare, "Liaj kernaj pensmaniero kaj lokoj estas kamparaj; lia lingvomedio ne estas la urba, mezklasana panĝaba, sed la lingvaĵo de lia gepatra regiono Malwa [maalva]".
Inter liaj plej ŝatataj verkoj kaj verkistoj nebarataj estis Anna Karenina de Lev Tolstoj, La vinberoj de kolero de John Steinbeck, kaj la verkaro de Anton Ĉeĥov. Pri Tolstoj diris Singh: "En siaj romanoj Tolstoj atentas pri etaj detaloj, li vivigas ilin ege zorge. Kion diri pri liaj roluloj, eĉ liaj hundoj kaj ĉevaloj havas apartan viglecon kaj intensecon."
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gurdial Singh, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.