La grilo estas familio de insektoj kiu aniĝas en la subordo ensiferoj karakterizata per longa Oviskapto, ĉe la ininsektoj, malantaŭe, kiu estas ilo por meti ovojn.
La grilobleko estas la ĉirpo.
Grilo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kampa grilo gryllus campestris | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||
Ĝi estas pli ol 2 cm longa, la kapo pli larĝas ol la Torako. Ĝia ĉirpado aŭdeblas ĝis proksimume 50 metroj. Ĝi estas la ununura grilo, kiu fosas terneston, ĝis 20-30 centimmetrojn longa. Ĝi eliras el tiu, kiam suno varmigas, por manĝi, kanti ĉe la sojlo sur alcela teraso, geiĝi, post kio la ininsekto iras meti ovojn en la ternesto de la virinsekto.
Ĝi disvastiĝis kaj tre konatas en Mez-, Orient-, kaj Sud-Eŭropo.
malpli granda kaj dika ol la kampgrilo, ĝi longas 1,6-2,0 cm; Ĝia ĉirpado estas pli milda, kun neregulaj paŭzoj. Devena el Afganio, tiu grilo alvenis Eŭropon en la holdoj de spicoj portantaj ŝipoj, kaj sukcesis teni sin apud la fajrejoj en la domoj, kaj ĉefe en la panistejoj. Nun la favoraj lokoj rariĝas, sed nova ekevidentiĝis: en la koridoroj de la metroo, kie ĝi nutras per ĉiaj ruboj kaj cigaredostumpoj.
Beletre la kanto de la hejmgrilo iĝis bruo familiara de hejma apudfajra feliĉo kaj Charles Dickens eltiris el tio titolon de unu romano.
malpli ol 1 cm longa, lerta saltanto, en arbaroj de tuta okcidenteŭropo. Ĝia ĉirpado estas interspacita per paŭzoj kaj similas kvazaŭ morsa mesaĝo. Ĝi nutras sin pere de sekaj folioj. Ĝia vivciklo daŭras du jarojn, kio estas esceptaĵo inter la ortopteroj.
Eksteraj ligoj:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Grilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.