Insektobredado estas la praktiko bredi insektojn kiel brutojn.
Oni bredas ilin kaj por ekspluati substancojn, kiujn iliaj korpoj produktas (ekz. silkon, mielon, lakon, aŭ insektan teon), aŭ iliajn korpojn mem kiel homan aŭ dombestan nutraĵon, farbon, kaj alie.
Inter la miloj da specioj de griloj, la hejma grilo (Acheta domesticus) estas la plej ofte konsumata de homoj kaj ofte ankaŭ konsumigata al aliaj dombestoj. En la amasbredejoj, mortigaj malsanoj kiel hejmgrila densviruso facile disvastiĝas. Ili facile mortas antaŭ ol kreski ĝis buĉebla grando se ili ricevas la plej facile haveblajn kaj malmultekostajn nutraĵojn.La metodo buĉi la grilojn kutime estas elektita nur por doni la plej deziratajn ecojn al la vendota produkto; kutime ĝi estas frostigo.
Kiel ĉe vianda produktado ĝenerale, insektobredado estas malpli efika ol rekta homa konsumado de plantoj, ĉar la kvanto da manĝebla viando, kiun oni produktas, estas malpli ol la nutraĵo konsumita de la besto. La proporcio ĉe tenebriidoj kaj griloj estas proksimume 2-3 : 1, simile kiel ĉe domaj birdoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Insektobredado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.